Mary Astor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary Astor
Oskar-premiito
Persona informo
Mary Astor
Naskonomo Lucile Vasconcellos Langhanke
Naskiĝo 3-an de majo 1906 (1906-05-03)
en Quincy
Morto 25-an de septembro 1987 (1987-09-25) (81-jaraĝa)
en Woodland Hills,  Usono
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo tombejo Sankta Kruco en urbo Culver vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Subskribo Mary Astor
Familio
Patro Otto Ludwig Wilhelm Langhanke vd
Patrino Helen Vasconcelles vd
Edz(in)o Kenneth Hawks • Manuel del Campo • Franklyn Thorpe • Thomas G. Wheelock vd
Infanoj Marylyn Thorpe • Anthony Paul del Campo vd
Profesio
Okupo romanisto • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • verkistoaktoro vd
Aktiva dum 1921– vd
Verkado
Verkoj The Great Lie vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mary ASTOR (denaske Lucile Vasconcellos Langhanke; 3a de Majo, 1906 – 25a de Septembro, 1987) estis usona aktorino.[1][2] Kvankam ŝia kariero daŭris kelkajn jardekojn, ŝi eble estas plej bone memorata pro sia ludado kiel Brigid O'Shaughnessy en The Maltese Falcon (1941).

Astor ekkarieris por longaj filmoj estante adoleskulino en la mutaj filmoj de la komencaj 1920-aj jaroj. Kiam alvenis la sonfilmoj, ŝia voĉo estis dekomence konsiderata tro vireca kaj ŝi forestis el kinetoso Dum unu jaro. Post ŝi aperis en teatraĵo kun amikino Florence Eldridge, filmoproponoj revenis, kaj ŝi pluigis sian karieron en sonfilmoj.

En 1936, la kariero de Astor estis preskaŭ detruita pro skandalo. Ŝi havis amaferon kun dramaturgo George S. Kaufman kaj estis akuzita kiel adulta fare de sia eks-edzo dum zorgoproceso pri ilia filino. Superinte tiujn malfacilaĵojn en sia privata vivo, ŝi plue aktoris en pli grandajn kinsukcesoj, kaj finfine ŝi ricevis Oskar-premion al Plej Bonkvalita Helpaktorino pro sia ludado kiel koncertopianistino Sandra Kovak en The Great Lie (1941).

Astor estis dungita de Metro-Goldwyn-Mayer laŭlonge de plej granda parto de la 1940-aj jaroj kaj plue aktoris en kino, televido kaj teatro ĝis sia retiro en 1964. Ŝi verkis kvin novelojn. Ŝia membiografio estis furoraĵo, same kiel ŝia lasta libro, A Life on Film, kiu temis pri sia kariero.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]