Bo Derek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mary Cathleen Collins)
Bo Derek
Persona informo
Bo Derek
Naskonomo Mary Cathleen Collins
Naskiĝo 20-an de novembro 1956 (1956-11-20) (67-jaraĝa)
en Long Beach
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Narbonne High School • El Camino College vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Edz(in)o John Derek • John Corbett vd
Amkunulo John Corbett vd
Profesio
Okupo filmproduktoro • filmaktoro • modelo • aŭtobiografo • televida aktoro vd
Aktiva dum 1973– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bo Derek (denaske Mary Cathleen Collins, 20a de Novembro, 1956)[1] estas usona aktorino kaj modelo. Ŝia elrompa rolo estis en la amafera komedia filmo nome 10 (1979). Ŝia unua edzo John Derek reĝisoris ŝin en Fantasies; Tarzan, the Ape Man (ambaŭ de 1981); Bolero (1984) kaj Ghosts Can't Do It (1989), ĉiuj el kiuj ricevis negativajn reviziojn. Vidviniĝinta en 1998, ŝi edziniĝis al aktoro John Corbett in 2020.

En 10 (1979) aktoro Dudley Moore ludas la rolon de viro kiu trovas la rolulinon de Derek kiel ideala virino; t.e., nome perfekta 10. La apero de Derek en sonĝosceno, kuranta al Moore en seksalloga banvesto, lanĉis sian statuson kiel ĉeftendanca seksosimbolo. La sceno estis ripete parodiita inklude ŝian plektohararfrizaĵon.[2]

En Tarzan, the Ape Man (1981) ludante la rolon de Jane Parker ŝi aperis nuda en bansceno, kio rezultis en biletvendada sukceso kaj negativajn kritikojn, krom jura proceso pro la uzado de la nomo Tarzan rompante la limojn de la rolulo markitajn de la aŭtoro Edgar Rice Burroughs.[3]

En Bolero (1984) oni esploras la veturadon de virino tra la tuta mondo serĉante idealan viron kun kiu perdi virgecon. La seksa esenco de la intrigo kaj ampleksa uzado de ŝia nudeco havigis al la filmon kategorion X ĝenerale rezervitan por pornografio aŭ tre perfortaj hororfilmoj. Kritikaj recenzoj pri Bolero, kaj aparte por la ludado fare de Derek, estis negativaj.[4]

Ŝi ricevis plurajn premiojn aŭ nomumojn al premioj al la Plej Malbonkvalita Aktorino. En 1980, Derek aperis dufoje en la gazeto Playboy; kaj poste denove en 1981, 1984, kaj 1994.[5]

Ŝi apogis en politiko al diversaj kandidatoj de la Respublikana Partio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Bo Derek". AllMovie. Alirita la 1-an de februaro, 2018.
  2. Top 1979 Movies at the Domestic Box Office (angle). Nash Information Services LLC. Alirita 13-an de junio 2017.
  3. "1981 Yearly Box Office Results – Box Office Mojo". Box Office Mojo. Alirita la 19an de Julio, 2016.
  4. "Film: Bo Derek in 'Bolero'". The New York Times. 1a de Septembro, 1984. Alirita la 13an de Junio, 2017.
  5. "The 50 Hottest Celebrities Who've Posed For Playboy". Complex. 23a de Februaro, 2013. Alirita la 13an de Junio, 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]