Mary Gillett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mary Gillette)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mary Gillett
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1866 (1866-08-21)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Mary C. GILLETT [gilet] (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1866 en Banbury kaj pasigis la plejparton de sia vivo tie) estis angla subtenantino de Esperanto. Ŝi estis kvakerino kaj edziniĝis je John P. Gillett, membro de la urba magistrato. Ŝi amis pentradon kaj ĝardenkulturon kaj malavare subtenadis dum multaj jaroj la Esperanto-movadon nacian kaj internacian.

La Enciklopedio de Esperanto de 1934 honore mencias ŝin, tamen per erareta familia nomo "Gillette", sed en pluraj jarlibroj de UEA ŝia nomo dokumentiĝis en la ĝusta formo "Gillett".