Saltu al enhavo

Mary Leakey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary Leakey
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1913 (1913-02-06)
en Londono
Morto 9-an de decembro 1996 (1996-12-09) (83-jaraĝa)
en Najrobio
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Mary Leakey
Familio
Edz(in)o Louis Leakey (19361972) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Richard Leakey Philip Leakey Jonathan Leakey Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo antropologo paleoantropologo paleontologo prahistoriisto arkeologo botanika kolektisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo antropologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mary Douglas LEAKEY, FBA (denaske Nicol, 6-a de februaro 1913 en Londono - 9-a de decembro 1996 en Najrobio, Kenjo) estis brita paleoantropologo, kiu malkovris la unuan fosiliigitan kranion de prokonsulo, formortinta simio, kiun oni kredas esti praa al homoj. Ŝi ankaŭ malkovris la fortikan kranion de Zinjanthropus ĉe la Valo de Olduvai en Tanzanio, orienta Afriko. Dum granda parto de sia kariero ŝi laboris kun sia edzo, Louis Leakey, ĉe la valo de Olduvai, kie ili malkovris fosiliojn de antikvaj homenoj kaj la plej fruaj hominioj, same kiel la ŝtonajn ilojn produktitajn de ĉi-lasta grupo. Mary Leakey evoluigis sistemon por klasifiki la ŝtonajn ilojn trovitajn ĉe Olduvai. Ŝi malkovris la piedsignojn de Laetoli (Australopithecus afarensis), kaj ĉe la loko de Laetoli ŝi malkovris homininajn fosiliojn, kiuj estis pli ol 3,75 milionojn da jaroj aĝaj.

Dum sia kariero, Leakey malkovris dek kvin novajn speciojn de bestoj. Ŝi ankaŭ sukcesis nomi novan genron.

En 1972, post la morto de ŝia edzo, Leakey fariĝis direktoro de elfosadoj ĉe Olduvai. Ŝi daŭrigis la tradicion de paleoantropologio de la familio Leakey trejnante sian filon, Richard, surloke.

En la videoludo Civilization VI, Leakey estas "Granda Sciencisto", kiun ludantoj povas rekruti. Ŝia unika kapablo donas ekstran sciencon kaj turismon al artefaktoj. [1]

Maria kaj Louis Leakey ĉe la Valo de Olduvai
Kopio de la kranio "Zinjanthropus", foje konata kiel "Nuksrompilo-Homo", trovita de Mary Leakey en 1959.
Soklo kun plakedo situanta en la Valo de Olduvai markanta la lokon kie Mary Leakey malkovris "Zinjanthropus", la unuan trovitan A. boisei en Afriko.
Muzea ekspozicio montranta replikaĵo de la Zinjanthropus boisei (Paranthropus boisei) malkovrita fare de Mary Leakey ĉe la Valo de Olduvai en 1959.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]