Mary Philbin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary Philbin
Persona informo
Mary Philbin
Naskonomo Mary Loretta Philbin
Naskiĝo 16-an de julio 1903 (1903-07-16)
en Ĉikago
Morto 7-an de majo 1993 (1993-05-07) (89-jaraĝa)
en Huntington Beach
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Calvary Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1918–1930 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mary PHILBIN (Ĉikago (Illinois), 16-an de julio 1902 - Huntington Beach (Kalifornio), 27-an de majo 1993) estis usona aktorino.

Mary Philbin

Biografio[redakti | redakti fonton]

Philbin komencis sian karieron kiel aktorino post kiam ŝi gajnis en beleckonkurso organizita de Universal Pictures. Ŝia unua filmo estis lanĉita en 1921 kaj dum la 1920-aj jaroj ŝi aperis en diversaj konataj filmoj. Ŝi havis rolon en Foolish Wives (Malsaĝaj edzinoj) el 1923 kaj ĉefrolon en The Phantom of the Opera {La fantomo de la opero) el 1925, unu el la plej konataj filmoj el la 1920-aj jaroj. Ŝi famiĝis post kiam ŝi en 1922 fariĝis unu el la WAMPAS Baby Stars (WAMPAS bebo-stelulinoj).

Kiel multaj aliaj aktoroj dum tiu tempo, ŝi ne sukcesis teni ŝian karieron kiam la sonfilmo ekaperis.

Philbin iam estis fianĉino de Paul Kohner, sed ĉesigis la rilaton kiam siaj gepatroj ne aprobis tion pro la fakto ke Kohner estis judo. Ŝi neniam edziniĝis kaj preskaŭ ne aperis dum publikaj eventoj.

Philbin mortis en 1993 pro pulminflamo.

Filmaro (selekto)[redakti | redakti fonton]