Mary Quant
Mary Quant | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1930 (93-jara) en Blackheath |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
Alma mater | Goldsmiths, University of London • Blackheath High School |
Familio | |
Patro | Jack Quant |
Edz(in)o | Alexander Plunket Greene |
Infano | Orlando Plunket Greene |
Okupo | |
Okupo | mododezajnisto |
TTT | |
Retejo | http://www.maryquant.co.uk/ |


Barbara Mary Quant (naskiĝis je la 11-a de februaro 1934) estas brita modfasonistino.[1] En 1963, ŝi gajnis la Sunday Times International Fashion premion, kaj elektiĝis kiel Virino de la jaro.[2]
Quant estas fama kiel fasonistino kiu inventis la minirobon kaj ŝorton (hot pants). Ŝi ankaŭ instrumentis en la mod fasona movado, kaj konatiĝis pro la uzado de pop art en fasono.
Ŝi naskiĝis el kimraj gepatroj en Blackheath Londono, Quant vizitis la Blackheath Mezlernejon, kaj studis ilustradon je la Goldsmiths Kolegio. Ŝia unua posteno estis kiel ĉapelfaristino.
Kariero[redakti | redakti fonton]
En novembro 1955, ŝi aperis kun sia edzo, Alexander Plunket Greene, kaj la antaŭa advokato, Archie McNair, por solene malfermi vestvendejon je la Kings Road en Chelsea nomata Bazaar. La plej bonaj vendataĵoj estis blankaj plastaj kolumoj por pliklarigi nigrajn vestojn aŭ T-ĉemizojn. Nigraj streĉaj ŝtrumpoj ankaŭ estis popularaj.
Minijupo[redakti | redakti fonton]
Jupoj pli kaj pli mallongiĝis ekde proksimume 1958 – disvolviĝo de kio Mary Quant pensis ke ĝi estas praktika kaj liberiga, ebligante al virinoj por kuratingi la aŭtobuson. La minijupo, pro kio ŝi pleje famiĝis, fariĝis unu el la difinaj fasonoj el la 1960-aj jaroj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Mary Quant in Voguepedia. [1] Arkivigite je 2014-07-30 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ The Woman of the Year is a British Award, founded in 1955; it is now sponsored by Barclays Bank. [2] Arkivigite je 2010-10-15 per la retarkivo Wayback Machine