Mary Somerville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary Somerville
Thomas Phillips - Mary Fairfax, Mrs William Somerville, 1780 - 1872. Writer on science - Google Art Project.jpg
Persona informo
Mary Somerville
Naskonomo Mary Fairfax
Naskiĝo 26-an de decembro 1780 (1780-12-26)
en Jedburgh, Flag of Great Britain (1707–1800).svg Reĝlando de Granda Britio
Morto 28-an de novembro 1872 (1872-11-28) (91-jara)
en Napolo, Flag of Italy (1861–1946).svg Reĝlando Italio
Tombo English Cemetery, Naples [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Familio
Patro William George Fairfax [#]
Patrino Margaret Charters [#]
Edz(in)o William Somerville • Samuel Greig jr. [#]
Infanoj Woronzow Greig • Martha Somerville [#]
Profesio
Okupo matematikisto • verkistosciencistofizikistogeologo [#]
Laborkampo vulgarigo de sciencomatematiko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Mary SOMERVILLE (naskita Fairfax, antaŭe Greig; 26-a de decembro 1780 - 29-a de novembro 1872), estis skota scienca verkisto kaj polimato. Ŝi studis matematikon kaj astronomion,[1] kaj estis nomumita por esti la unua ina membro de la Reĝa Astronomia Societo samtempe kun Caroline Herschel.

Kiam la filozofo kaj ekonomikisto John Stuart Mill, organizis masivan peticion al parlamento por doni al la virinoj rajton voĉdoni, li devis fari tiel ke Somerville metu sian subskribon unue sur la peticion.

Kiam ŝi mortis en 1872, The Morning Post deklaris en sia nekrologo, ke "Kian ajn malfacilon ni povus travivi meze de la deknaŭa jarcento en la elekto de reĝo de la scienco, ne povus esti neniu demando pri kio temas pri la reĝino de scienco".

Ŝi aperas sur la averso de la monbileto de la Royal Bank of Scotland (Reĝa Banko de Skotlando) de 10 pundoj lanĉita en 2017, kune kun citaĵo de sia verko The Connection of the Physical Sciences.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.bbc.com/mundo/noticias-50842386
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-18. Alirita 2019-12-23.