Saltu al enhavo

Mary Wortley Montagu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary Wortley Montagu
Persona informo
Mary Montagu
Naskonomo Mary Pierre
Naskiĝo 15-an de majo 1689 (1689-05-15)
en Holme Pierrepont
Morto 21-an de aŭgusto 1762 (1762-08-21) (73-jaraĝa)
en Vestministro
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Grosvenor Chapel, Mayfair (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Evelyn Pierrepont, 1st Duke of Kingston-upon-Hull (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Mary Feilding (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj William Pierrepont, Earl of Kingston (en) Traduki, Evelyn Pierrepont (en) Traduki kaj Frances Pierrepont (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Sir Edward Wortley Montagu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Mary Stuart, Countess of Bute (en) Traduki, Edward Wortley Montagu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esploristo
redaktisto
dramaturgo
poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio kaj literatura aktiveco Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Leteroj de Sinjorino Mary Wortley Montague, 1800

Damo Mary WORTLEY MONTAGU, denaske Pierrepont (n. la 26-an de majo 1689 en Thoresby, Nottinghamshire - m. la 21-an de aŭgusto 1762 en Londono) estis angla verkisto, poeto, kaj vojaĝantino.

La edzino de la ambasadoro de la Brita Imperio al la Otomana Imperio, membro de la brita supra klaso (el la familio de la duko; la edzo de ŝia filino estis ĉefministro John Stuart).

La leteroj, kiujn ŝi skribis dum sia restado en Konstantinopolo, kiuj estis publikigitaj postmorte kiel Turkaj Ambasadejaj Leteroj, famigis ŝin tra Eŭropo. Maria skribis amplekse pri sia sperto kiel virino en otomana Istanbulo. Post reveno al Anglio, ŝi dediĉis sian atenton al la edukado de sia familio antaŭ ol morti pro kancero en 1762.

Dum sia vivdaŭro, Lady Mary ankaŭ famiĝis kiel la centro de literatura kaj intelekta sceno konsistanta el poetoj kiel Alexander Pope, John Gay kaj Mary Astell. Damo Maria ankaŭ pledis por vakcinado kontraŭ variolo en Anglio.

Aldone al sia verkado, Maria ankaŭ estas internacie konata pro enkonduko kaj rekomendado de vakcinado kontraŭ variolo en Brition en 1721 post sia reveno el Turkio. Estis hazardo, ke ŝi ekinteresiĝis pri la malsano. Ŝi estis bela virino, kiu estis gvida figuro en la alta socio, sed havis sian vizaĝon malbeligita post kiam ŝi mem infektiĝis per variolo. Ŝi tiel sentis la malsanon korpe kaj anime, sed ekkonsciis ĉe grekaj kuracistoj en Istanbulo, ke oni povas atingi imunecon per injektado de la variola viruso al homoj tra tranĉo en la haŭto. Estis tiu scio, kvankam tiam oni ne sciis kial ĝi funkciis, kiu revenis al Anglio. Daŭris tempon antaŭ ol ĝi akiris ĝeneralan akcepton, sed ĉar Princo Vilhelmo (Q744541), filo de Reĝino Anna de Britio, mortis pro variolo en la aĝo de 11 jaroj, vakcinado fine atingis sukceson [1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]