María Lejárraga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María Lejárraga
Persona informo
Naskonomo María de la O Lejárraga y García
Aliaj nomoj María de la O Lejárraga • Gregorio Martínez Sierra • María Martínez Sierra
Naskiĝo 28-an de decembro 1874 (1874-12-28)
en San Millán de la Cogolla
Morto 28-an de junio 1974 (1974-06-28) (99-jaraĝa)
en Bonaero
Tombo La Chacarita Cemetery
Lingvoj hispanafrancaangla
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Gregorio Martínez Sierra
Okupo
Okupo verkistopolitikistotradukistodramaturgo
vdr

María de la O LEJÁRRAGA García (San Millán de la Cogolla, Rioĥo, 1874 – Bonaero, 1974) estis hispana verkistino kaj feministo, konata ankaŭ kiel María Martínez Sierra, plumnomo kiun ŝi adoptis post la morto de ŝia iama edzo laŭ kies nomo ŝi fakte publikigis siajn verkojn, nome Gregorio Martínez Sierra.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis filino de kuracisto kaj lia patrino zorgis persone pri ŝia edukado, poste ŝi kontaktis kun la pedagogia idearo de la Institución Libre de Enseñanza. Ŝi kompletigis studojn pri Komerco en 1891, kaj iĝis instruistino de angla. Estante studentino por iĝi instruistino ŝi apogis la edukajn postulojn de Emilia Pardo Bazán. Ŝi laboris kiel instruistino inter 1897 kaj 1907. En 1899 ŝi publikigis unuan verkon: nome Cuentos breves, kio estis malvarme akceptita de ŝia familio. Tiukadre ŝi decidis por la estonteco publikigi nur sub la nomo de ŝia edzo, kun kiu ŝi edziniĝis en 1900.

Ŝi edziniĝis al Gregorio kiam tiu estis nur 19-jaraĝa, dum ŝi estis sep jarojn pli aĝa kaj jam estis instruistino; tiu estis neoftaj geedzoj en tiama Hispanio. Ambaŭ formis paron por publikigi verkojn, fondi revuojn, partopreni en la teatra etoso kaj resume aktivuli en la kultura panoramo. Ekde kiam María publikigis sian memorlibron Gregorio y yo. Medio siglo de colaboración (México, 1953), oni konsideras, ke granda parto de la verkaro de Martínez Sierra estis verkita kunlabore aŭ plej verŝajne ekskluzive de María, kiu spite separon de sia edzo kaj lia amrilato al la aktorino Catalina Bárcena, kun kiu li estis patro de filino, Katia en 1922, ŝi plue kunlaboris kun li. Ĵusaj dokumentaj pruvoj, kiel la malkovro de liaj leteroj en kiuj li konstante petis al María sendadon de pliaj tekstoj evidentigas, ke li apenaŭ ludis rolon en la verkoj publikigitaj sub sia nomo. [1]

Inter la literaturaj gazetoj kiujn ili fondis menciindas Vida Moderna, Helios kun Juan Ramón Jiménez, Pedro González-Blanco, Ramón Pérez Ayala, kaj Carlos Navarro Lamarca, kaj fine Renacimiento, kiu iĝis grava eldonejo inter 1908 kaj 1918. En tiuj gazetoj oni publikigis tradukojn el tiutemapaj gravaj verkistoj, sed estis María kiu scipovis lingvojn, kiu faris la tradukojn.

Kiel dramaturgoj ili kunlaboris kun dramaturgoj kaj komponistoj kiel Manuel de Falla, Conrado del Campo, Joaquín Turina, Pablo Luna kaj Ángel Barrios. Ilia teatra entrepreno surscenigis klasikaĵojn de Shakespeare kaj Molière, kaj modernajn verkojn de Henrik Ibsen, George Bernard Shaw, Luigi Pirandello, James Matthew Barrie, Marcel Pagnol, Leonid Andrejev, Nikodemi, kaj Ferenc Molnár. Gregorio estis direktoro de la Teatro Eslava, kie la verko El sombrero de tres picos de Pedro Antonio de Alarcón ricevis kunlaboron de la rusa koreografo Leonid Mjasin kaj Sergej Djagilev kun la Rusaj Baletoj.

Ŝia verko Canción de cuna same publikigita laŭ nomo de la edzo, premierita en 1911, ricevis la premion de la Real Academia Española kiel plej bonkvalita teatraĵo de la sezono 1910-1911. El teatraĵoj surscenigitaj en Madrido inter 1929 kaj 1931, almenaŭ du dek estis ŝiaj verkoj. La kompanio "Compañía cómico-dramática Martínez Sierra", direktorita de ŝia edzo, turneis ankaŭ tra Francio, Granda Britio, Usono kaj Latinameriko. En la programoj aperis la nomoj de ambaŭ kiel impresarioj,[2] sed kiel aŭtoro aperis ĉiam la edzo.​ Kiam la edzo forestis, ŝi zorgis pri la administrado de la Teatro Lara.[3]

Ŝi kunlaboris ankaŭ kun aliaj verkistoj kiel Eduardo Marquina kaj Carlos Arniches kaj kun Manuel de Falla por El amor brujo, premierita en 1915 kun etoso pri ciganoj kaj Granada, en kio ili antaŭis Federico García Lorca. En 1930, Gregorio subskribis dokumenton en kiu li rekonis kunaŭtorecon de la edzino, sed li neniam transdonis al ŝi rajtojn prie.[4]

En la 1930-aj jaroj la paroj kunlaboris por vendi adaptaĵojn al kino de Holivudo. En Katalunio ili ricevis apogon de Santiago Rusiñol.

Feminismo, politiko, ekzilo kaj morto[redakti | redakti fonton]

María de la O (1928), portreto de María de la O Lejárraga, fare de Julio Romero de Torres. Muzeo Julio Romero de Torres, Kordovo.

Ŝia feminisma idearo fokusiĝis al la patrineco kaj ka hejma laboro ĉefe ĉe mezkasaj virinoj. En 1914 ŝi publikigis Cartas a las mujeres de España (Leteroj al la virinoj de Hispanio) kaj, en 1917, Feminismo, feminidad y españolismo krom kunlaboraĵojn en gazetoj inter kiuj elstaris "La mujer Moderna" en gazeto Blanco y negro.[5] Ĉio estis publikigita je la nomo de la edzo.

Ŝi partoprenis en la fondo de kelkaj feminismaj asocioj, ekzemple en 1917 la UME aŭ Unión de Mujeres de España, nur dujaraĝa; en 1920 ŝi veturis al Ĝenevo kiel hispana delegito al Kongreso de la Internacia Sufrageta Alianco. Ŝi ankaŭ aktivulis por la abolo de prostituo.[6]​ En 1926 ŝi partoprenis en la fondo de la porvirina Lyceum Club prezidita de María de Maeztu, kun Victoria Kent kaj Zenobia Camprubí, inter aliaj.[5]

En 1931 ŝi aliĝis al la Socialisma Partio kaj tiukadre ŝi daris prelegojn pri la nova situacio en la Dua Hispana Respubliko. En 1932 ŝi partoprenis en la feminism asocio Asociación Femenina de Educación Cívica, kiu rezultis en projektoj por teatra renovigo kun Pura Maortúa kaj Federico García Lorca, kio funkciis ekde la aŭtuno 1933 ĝis komenco de 1934.[7]

En 1933, ŝi estis elektita deputito al la Kongreso de la Respubliko por Granada. Poste ŝi estis hispana delegito en Svisio, Parizo, Berno kaj antaŭ la Internacia Organizaĵo de Laboro. En 1937 ŝi ekloĝis en Nico. Je la fino de la Hispana Enlanda Milito ŝi devis iri al longa ekzilo tra Francio, Meksiko kaj Argentino, kie ŝi finfine mortis en 1974.[2]​ Ŝi revenis en 1948 al verkado post komplika operacio de katarakto kaj unu jaron post la morto de sia edzo, kiam ŝi jam ne plu povis publikigi laŭ la edzonomo. Ŝi tiam eksubskribis per la plumnomo María Martínez Sierra, konservante sian propran personan nomon kaj la familinomojn de la edzo kiun ŝi mem helpsi famigi; ŝi devis reklami la aŭtorecon de sia verkaro por ricevi aŭtorrajtojn kiuj laŭ la aranĝoj de Gregorio estis pasantaj al lia filino kun Catalina Bárcena.[3]

Lejárraga pere de sia tradukistino Collice Portnoff, sendis en 1951 al Walt Disney manuskripton de sia rakonto Merlín y Viviana, en kiu ŝi rakontis historion de hundo kiu enamiĝas el koketema katino, serĉante lian intereson por filmo. Post du monatoj Disney resendis ĝin. En 1955 li premierie Lady and the Tramp en kiu evidentiĝas kelkaj similaĵoj. La nura ŝanĝo estis konverto de la katino en eleganta hundino.[4]

Verkoj subskribitaj per sia propra nomo[redakti | redakti fonton]

Tiu listo ne inkludas la multajn verkojn publikigitajn laŭ la nomo de ŝia edzo.

  • Cuentos breves (1899).
  • La mujer ante la República (1931).
  • Una mujer por caminos de España (1952).
  • Gregorio y yo (1953).
  • Viajes de una gota de agua (1954).
  • Fiesta en el Olimpo (1960).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • González Peña, María Luz. Música y músicos en la vida de María Lejárraga. 1a eld, Logroño, Instituto de Estudios Riojanos, 2009.
  • Guerra de la Vega, Ramón. Mujeres de la II República. Madrid, Ediciones Guerra de la Vega, 2013. ISBN 978-84-88271-34-1
  • Martínez Sierra, María. Gregorio y yo: medio siglo de colaboración. Valencia, Pre-textos, 2000.
  • O’Connor, Patricia W. Mito y realidad de una dramaturga española: María Martínez Sierra. Logroño, Instituto de Estudios Riojanos, 2003.
  • Rodrigo, Antonina. María Lejárraga: una mujer en la sombra. Madrid, EDAF, 1992.
  • La vida escrita por las mujeres Vol.III. Bajo la dirección de Anna Caballé. Barcelona, Editorial Círculo de Lectores, 2003. ISBN 84-226-9865-X
  • Isabel Lizarraga Vizcarra. Luz ajena. El enigma de María Lejárraga, Sevilla, Renacimiento, 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tekstoj[redakti | redakti fonton]

Dokumentaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Retejoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. González Peña, María Luz. Música y músicos en la vida de María Lejárraga. 1a eld, Logroño, Instituto de Estudios Riojanos, 2009.
  2. 2,0 2,1 Blanco, Alda (30a de junio 2006). «María Martínez Sierra: hacia una lectura de su vida y obra». Arbor 182 (719): 337-345. ISSN 1988-303X. doi:10.3989/arbor.2006.i719.34. Konsultita la 17an de Septembro 2018.
  3. 3,0 3,1 ​ Blanco, Alda (2002). «Una mujer por caminos de España: María Martínez Sierra y la política». Actas de las Jornadas sobre María Lejárraga. ISBN 84-95747-19-7. Konsultita la 17-09-18.
  4. 4,0 4,1 ​ Pérez, Eva Díaz (17a de Septembro 2018). «La gran escritora que borró su nombre». El País. ISSN 1134-6582. Konsultita la 5an de Oktobro 2018.
  5. 5,0 5,1 ​ Martínez, Rosa M. ª Capel (15a de junio 2012). «Una mujer y su tiempo: María de la O Lejárraga de Martínez Sierra». Arenal. Revista de historia de las mujeres 19 (1): 5-46. ISSN 1134-6396. doi:10.30827/arenal.vol19.num1.5-46. Konsultita la 17an de Septembro 2018.
  6. Masip Vals (25a de Januaro 1924). «El feminismo en acción». Nuevo mundo (Madrid). Konsultita la 24an de Septembro 2018.
  7. Matilla Quiza, María Jesús (2012). «María Lejárraga y el asociacionismo femenino 1900-1936». María Martínez Sierra y la República: ilusión y compromiso. Logroño: II Jornadas sobre María Lejárraga. ISBN 84-95747-19-7. Konsultita en 18-09-18.