Masaĉuseca Instituto de Teknologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masaĉuseca Instituto de Teknologio
universitatoteknologia universitato • privata neprofitcela lernejo • Institute of Technology • akademia eldonejo • space grant institution
moto Mens et Manus
(Penso kaj mano)
Informoj
fondodato 10-a de aprilo 1861
fondinto(j) William Barton Rogers vd
speco Privata terkoncesa esplora universitato
Situo
Geografia situo 42° 21′ 35″ N, 71° 5′ 31″ U (mapo)42.359722222222-71.091944444444Koordinatoj: 42° 21′ 35″ N, 71° 5′ 31″ U (mapo)
lando Usono
urbo Kembriĝo
adreso 77 Massachusetts Avenue, Cambridge, MA, 02139-4307
poŝtkodo 02139-4307
Estraro
ĉefestro(j) Cynthia Barnhart • Sally Kornbluth • Leo Rafael Reif • Susan Hockfield • Charles Marstiller Vest • Paul E. Gray • Jerome Wiesner • Howard Wesley Johnson • Eric Grimson vd
Nombroj
nombro de studentoj 11 574 vd (stato: 2018)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Cifereca Biblioteka Federacio
• IIIF Consortium
• DDI Alliance
• LIGO Scientific Collaboration
• Konsorcio de Socisciencaj Asocioj
• Shibboleth Consortium
arXiv
• Northeast University Semiconductor Network
• ORCID
Association of American Universities
• American Council on Education
• National Humanities Alliance
• Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Open Education Global
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
filiita al
• National Association of Independent Colleges and Universities vd
filioj
• Deshpande Center for Technological Innovation, Massachusetts Institute of Technology
• Phillip T. and Susan M. Ragon Institute
• Cambridge–MIT Institute
• Novartis-MIT Center for Continuous Manufacturing
• McGovern Institute for Brain Research
• Picower Institute for Learning and Memory
• Bates Research and Engineering Center
• MIT School of Architecture and Planning
• Massachusetts Institute of Technology School of Science
• MIT Sloan School of Management
• MIT School of Humanities, Arts, and Social Sciences
• MIT Schwarzman College of Computing
• MIT Museum
Laboratorio Lincoln vd
Masaĉuseca Instituto de Teknologio (Masaĉuseco)
Masaĉuseca Instituto de Teknologio (Masaĉuseco)
DEC
Masaĉuseca Instituto de Teknologio
Masaĉuseca Instituto de Teknologio
Map
Masaĉuseca Instituto de Teknologio
vdr

La Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT; angle Massachusetts Institute of Technology) estas mondkonata universitato en la urbo Cambridge, Masaĉuseco, en Usono. Ĝi situas en la metropola regiono de Bostono kiu enhavas pli ol 200 universitatojn. Alia mondkonata universitato en Cambridge estas Universitato Harvard.

MIT estas gea, private dotita esplora universitato. Ĝi sin dediĉas al la antaŭenigo de scio kaj la edukado de studantoj en scienco, teknologio, kaj aliaj fakoj erudiciaj kiuj plej bone servos la landon kaj la mondon en 21a jarcento. La Instituto havas pli ol 900 fakultatanojn kaj preskaŭ 10 000 studentojn antaŭdiplomajn kaj postdiplomajn, kaj estas dividita en kvin fakultatojn—Arĥitekturo kaj Urboplanado; Inĝenierarto; Homaraj, Artaj, kaj Sociaj Studoj; Administrado; kaj Scienco—kaj la Fakultato Whitaker de San-sciencoj kaj -teknologioj. Ene de tiuj ĉi estas 27 diplom-donantaj fakoj, programoj kaj divizioj. Krome, multe da esplorado kaj instruado okazas en interfakaj programoj, laboratorioj kaj centroj kies laboro etendiĝas preter la tradiciaj limoj de la fakoj. La estraro de kuratoroj, nomita la Korporacio, konsistas el ĉirkaŭ 75 ĉefoj el alta edukado, komerco kaj industrio, scienco, inĝenierarto, kaj aliaj profesioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

William Barton Rogers en 1846 havis ideon por politeknika institucio. En 1859, la ŝtatestro proponis ke iom el la nova tero en Bostono kreita el la haveno estu por edukaj celoj. Rogers estris komitaton kiu submetis peticion por krei kaj muzeon de natura historio kaj MIT-n. Akton, kiu ĉartizis MIT-n kaj donis la landon, aprobis la parlamento kaj subskribis la ŝtatestro je la 10-a de aprilo 1861. En 1862 okazis la unua kunveno de la estraro, kaj elektiĝis Rogers al la posteno de la unua prezidento de MIT. Konstruado de konstruaĵo en Bostono komenciĝis en 1863. Post du jaroj, la konstruaĵo ankoraŭ ne finiĝis, do nepacienca Rogers malfermis kursojn la 20-an de februaro 1865, en la Komerca Biblioteko en la urbocentro. MIT kaj Bostono kreskis kaj en la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, estis novkreita riverbordo en Cambridge kiu estis tute libera. Do la tiama prezidento Richard Cockburn Maclaurin decidis trankslokigi la Instituton tien. En 1916, malfermiĝis la nova tereno.

La instituto komence nur permesis la ĉeestadon de viroj, sed estis unu speciala studentino je la komenco, Ellen H. Swallow, kiu diplomiĝis en 1873. Malgraŭ tio, la studentaro ĉe la Instituto estis preskaŭ tute vira ĝis la 1970-oj, kiam multaj ŝanĝoj komenciĝis ĉe la Instituto. Nun la studentinaro estas pli ol 40% de la tuto.

Sigelo[redakti | redakti fonton]

sigelo
sigelo

La laboranto ĉe la amboso kaj la erudiciulo kun libro sur la sigelo de la Instituto estas simbolo de la eduka filozofio de William Barton Rogers kaj aliaj korporaciigintoj de MIT kiel deklarite en ties propono Celoj kaj Plano de Instituto de Teknologio: "...la koncernoj de Komerco kaj la Artoj, kaj ankaŭ Ĝenerala Edukado, postulas la plej serioza kunlaboro de inteligenta kulturo kun industriaj strebadoj." Ankaŭ la latina devizo Mens et Manus (cerbo kaj mano) kaj la du volumoj, Scienco kaj Arto, sur la piedestalo spegulas la kunlaboro de scio kaj praktika scienco. La jaro 1861 referencas al la dato (la 10-a de aprilo 1861) kiam korporaciigis la Instituton la Regno de Masaĉuseco.

La oficiala sigelo de MIT adoptiĝis la 26-an de decembro 1864 de la Korporacio. Multaj versioj aperis tra la jaroj, nuntempe ofte pariodoj faritaj de la studentaro. En 2002, estis diskuto pri rekoni la kontribuojn de virinaj studentoj ĉe la Instituto per surskribi la klasringon de la jaro 2004 per sigelo kun viro kaj virino. Sed la studentaro voĉdonis por ne ŝanĝi la sigelon sur la ringo.

Famaj diplomiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]