Masaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Masaĝo estas antikva metodo malstreĉi kaj sendolorigi homan korpon.

La historio de la masaĝo eble estas same longa kiel la historio de la homaro. Manĝinte fruktojn kaj viandojn el la sovaĝejo, la prahomoj malbone fartis pro dispepsio. Ili trovis, ke eblas forigi la malkomforton per mana karesado de la ventro. Same eblas malpliigi la doloron de vundoj. Jam antaŭ 2500 jaroj, la masaĝo fariĝis formala kuracmetodo en Ĉinio. Tiu simpla rimedo, kiu bezonas nek drogojn, nek anestezon nek lanceton, estis iom post iom pli atentata kaj rutine uzata en malsanulejoj, sanatorioj kaj ĉe familioj.

La masaĝo baziĝas sur la teorioj de Qi [Ĉi], Sango, Zang kaj Fu (visceroj), kaj Jing [Ĝin] kaj Luo [Lŭo] (meridianoj kaj kolateralaj meridianoj) de la tradicia ĉina medicino. La meridianoj kaj kolateralaj meridianoj troviĝas ĉie en la korpo. Ili interne ligas Zangfu (la viscerojn) kaj ekstere atingas la muskolojn kaj la surfacon de la korpo, kaj formas akordan, organikan tuton. Se en individuo la Qi (energio) stagnas, la Sango tro malrapide cirkulas kaj estas blokado de meridiano, ekestos malsano. Uzante la fingrojn kaj polmojn, kaj specialajn metodojn, la masaĝo celas agi rekte ĉe la meridianoj kaj la punktoj (Xuewei [Ŝuevej]) por malbloki la meridianon, akceli la fluon de Qi kaj la sangocirkuladon, por tiel kuraci la malsanon kaj plifortigi la korpon. La masaĝo fakte havas la samajn principojn kiel Qigon [Ĉigon]. Ĉe la unua, la individuo estas malstreĉigita pro agado de aliulo, ĉe la dua, li mem efikas ĉe si malstreĉiĝon. Rezulte, pliboniĝas la kondukto, transportado kaj enmetado de informoj en la korpo, la biologia retrokupfa sistemo. Trostreĉiteco estas grava fonto de multaj malsanoj.

Laŭ la teorioj de la moderna fiziologio, la korpo estas regulata pere de la nerva kaj korpolikvaĵa sistemoj. La efikoj de la masaĝo pasas tra la nervosistemo al diversaj organoj por tie stimuli aŭ malhelpi kuntiriĝon aŭ dilatiĝon. Samtempe, per la korpolikvaĵa sistemo, ĝi influas la agadon de diversaj hormonoj, kiuj regulas la metabolon kaj la funkciadon de la organoj. Masaĝo ĉe la dorso povas malpliigi antaŭe senĉesan doloron, ĉar ĝi stimulas la produkton de endorfino, peptido korpa kun opieca efiko. Kuracistoj trovas, ke masaĝo povas sendolorigi ĉe malfacile kuraceblaj malsanoj, kiel ekzemple: ŝultrodoloro, cervika spondilopatio, sindromo de fascio, mislokiĝo de intervertebra disko. Ĉu eble ĉe aliaj, nekuraceblaj malsanoj masaĝo bone efikas? Eblas optimismi, tamen necesas atingi pli grandan komprenon de la principoj por vere respondi al tiu demando. Laŭ Monato 1996.


Etimologio

Masaĝo (prononco laŭ IPA : [])

  • el la franca masser „masaĝi“.
  • el la araba مس „tuŝi, palpi“.

Komparu

  • (hebrea) משח „unkti“
  • (greka) μάσσω „maĉi; knedi“