Masakro de Amritsar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La masakrejo monatojn post la evento.

La Masakro de Amritsar okazis la 13-an de aprilo 1919 en nord-hindia urbo AmritsarAmricar, fare de britaj soldatoj kaj gurkoj je siĥoj, muslimoj kaj hinduoj, kiuj protestis por sendependeco de Hindio. Oni masakris virojn, virinojn kaj infanojn.

La masakro

Ĉar la britoj devis eluzi la homajn kaj materialajn resursojn de Hindio dum la unua mondmilito, tio plialtigis memkonfidon de la kolonianoj. En Hindio (pli posta Barato) okazis en 1919 amasaj demonstroj je iniciato de la Hindia Nacia Kongreso.

La britoj arestis la lokajn gvidantojn de la nacia movado en Amritsar D-ron., Saifuddin Kiĉluo kaj D-ron., Satjapal. Komence okazis pacaj protestoj, sed tio evoluis je perfortaj agadoj kaj la protestantoj atakis reprezentantojn de la Brita Imperio. Oni deklaris krizan staton.

La masakro okazis en parko ĉirkaŭita per muro (Jallianwala Bagh). La solan fuĝvojon kontrolis la soldatoj. Generalo Reginald Dyer sendis trupon kun 150 fusilsoldatoj kaj unu maŝinfusilon, kiu estis muntita je kirasaŭto. Ĉar la kirasaŭto ne povis trairi la pordon, ĝi ne estis uzata.

Laŭ oficialaj aldonoj, la britoj murdis 379 pacajn protestantojn, vundis 1,200. La komandanto Dyer asertis al siaj superuloj, ke li trafis „revolucian armeon“ kaj pro tio donis „lecionon de moralo“. Dyer estis malaktivigita kaj subrangigita al kolonelo.

La masakron kondamnis preskaŭ tuta mondo, sed britaj konservativuloj admonis la generalon kiel "Savinton de Panĝabo". La afero kaŭzis grandan koleron en Hindio kaj instigis fortiĝon de la sendependiĝa movado.