Masakro de Deir Jassin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kartenausschnitt von Deir Yasin

Deir Yasin (ankaŭ Deir Jassin, arabe دير ياسين Dair Yāsīn, en la palestina dialekto Dēr Yāsīn) estis araba vilaĝo, nun parto de Giw'at Scha'ul, nordokcidenta de Jerusalemo. En la vilaĝo okazis amasmurdado de araboj fare de israela terorisma grupo Irgun, la 9-an de aprilo 1948.

Fono, masakro kaj sekvoj

La cionismaj militistaj subgrundaj organizoj (terorgrupoj) Irgun Tzwai Le’umi (IZL) kaj Lechi (LHI) murdis laŭ samepokaj sciigoj de Irgun-komandisto Mordeĥaj Ra'ana, ĉ. 254 civilulojn.

La perforta, krima agado kaŭzis panikon inter la araba loĝantaro. Pro tiu masakro kaj pliaj agadoj jam ĝis la vera komenco de la palestina milito la 14-an de majo 1948 – do ene de 35 tagoj – fuĝis aŭ estis forpelitaj de 250.000 ĝis 300.000 palestinaj araboj. La ŝokefiko de la masakro estis tiom granda, ĉar la araba vilaĝo Deir Yasin estis „kooperativa”, kiu provis kunvivi kun la juda reprezentiĝo en Palestino. La fenomeno, ke spite al tio, tie okazis tiom brutala buĉado, radikaligis la araban-palestinan loĝantaron. La demando ĉu la masakristoj antaŭvidis ties sekvojn (kaj tiel okazis intenca masakrado) estas disputita inter la historiistoj.

La amasmurdadon komandis la pli posta ĉefministro kaj pacpremiito Menaĥem Begin. Begin defendis poste la masakron: „La masakro de Deir Jassin – sen la ,venko‘ de Deir Jassin neniam estiĝintus la ŝtato de Israelo. La agado estis eluzita pli poste en la enlandaj politikaj bataloj kontraŭ partio de partioj de Begin Cherut kaj Likud. La partopreno de Hagana en la amasmurdo estis neklara.

Kvar tagojn poste – la 13-an de aprilol 1948- okazis atako de arabaj liberbrigadanoj ĉe la Skopus-monto je sanitara konvojo, dum kiu mortis 77 judoj kaj vundiĝis 23, plimulto el ili kuracistoj kaj flegistinoj. Tiu atako estis rigardata kiel respondo, venĝo al Deir Yassin.

Eksteraj ligiloj