Masalitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masalitoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La masalitoj (ankaŭ: Massaleit, memnomigo: arabe ماساليت) estas nigrafrika, muslima etno en Darfuro en la okcidento de Sudano kaj en la Wadai-Regiono en la oriento de Ĉado. La masalita lingvo estas nilo-sahara lingvo. En 1983 vivis proksimume 250.000 masalitoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La plej multaj masalitoj estas kiel la najbaraj etnoj subsistencaj (memsufiĉaj) agrikulturistoj, kiuj krom la agrokultivado ankaŭ praktikas bestbredadon. Iliaj vivokondiĉoj estas tre simplaj.

La masalitoj estas muslimoj, sed konservis als si diversajn proprajn kutimojn. Ekzemple ili faras bieron nomatan marissa, kiu riĉas je vitamino B kaj tradicie estas tre grava en ilia nutrado. Ĉar ili ne rigardis ĝin "alkoholo", ĝi el ilia vidpunkto ne estas objekto de malpermeso en la islamo.

Tradicie la masalitoj havis proksimajn kontaktojn kun la najbaraj etnoj furoj kaj zagavaoj, kun kiuj ili intergeedziĝis, same kun la bagaraoj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

De 1884 ĝis 1921 la masalitoj havis propran ŝtaton, Dar Masalit. En la Darfur-Konflikto batalas la masalitoj en Sudano samkiel la furoj kaj zagavaoj kontraŭ la marĝeniĝo per la centra registaro kaj por pli da regiona aŭtonomio. En tiu batalo ili suferas lezojn de homaj rajtoj kiel masakroj, forpeloj kaj amasaj seksperfortoj flanke de la "Ĝanĝavid"-milicoj kiujn la registaro ekipas.

Masalatoj[redakti | redakti fonton]

La masalatoj estas subetno, kiu disdividis sin de la aliaj masalitoj kaj plumigris okcidenten en Ĉadon. Ilia lingvo la masalata estas minacata de la formorto, ĉar multaj masalatoj ŝanĝiĝas al la ĉad-araba.[2]

Fontaj[redakti | redakti fonton]