Masarandubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Masarandubo

Biologia klasado
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Sapotacoj Sapotaceae
Genro: Manilkara
Specio: Masarandubo
Manilkara huberi
(Ducke) A.Chev.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Masarandubo (Manilkara huberi) estas fruktojn portanta planto de la genro Manilkara de la familio Sapotacoj (Sapotaceae) kies ligno estas tre grava por domkonstruaĵo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Manilkara huberi estas apartenanta al grandaj partoj de norda Sudameriko, Mezameriko kaj Antiloj, ĉe altecoj sub 800 metroj (2 600 futoj) super marnivelo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Masarandubo estas granda arbo, atinganta altojn de 30-55 metroj (98-180 futoj). La folioj estas longformaj, ĉirkaŭ 1-2 decimetroj (3.9-7.9 coloj) longaj, kun flavaj malsupraj flankoj.[1] La floroj estas hermafroditaj; blanka kun 3 sepaloj. La manĝebla frukto estas flava kaj ovforma,[2] 3 centimetroj (1,2 coloj) en diametro, enhavanta unu semon (aŭ foje du).

Uzoj[redakti | redakti fonton]

La frukto de M. huberi similas al la sapoto el Manilkara zapota (sin. Achras sapota) kaj estas manĝebla, kun bonega gusto, populara por uzo en desertoj. M. huberi produktas manĝeblan latekson, kiu povas esti rikoltita en maniero simila al la rikoltado de la latekso de la kaŭĉuka arbo (Hevea brasiliensis). La latekso sekiĝas al malelasta kaŭĉuko, kiu estas konsiderata pli malalta ol gutaperko.

La latekso de M. huberi estas iam uzata por fari golfajn pilkkovrilojn. Ĝi estas konsiderata bona, sed mallongdaŭra, kovrilo, kiu postulas oftan revestadon, tamen ĝi estas populara en turniroj.

La arbo ankaŭ estas uzita por ligno en Porto-Riko. En Brazilo estas la ligno preferata por subtegmenta lignaro (traboj, k.a) ĉar plie esti daûrema ,fortika ankaû ne estas atakita de termitoj. La ligno estas ruĝa, tre malmola, kaj estas populara por uzo en meblokreado, konstruado, donante bonajn fervojajn ŝpalojn. La ligno estas tiel densa ke ĝi ne flosas sur akvo, kaj necesas antaŭborado antaŭ najlado. La specifa pezo de ligno de M. huberi estas inter 0,85 kaj 0,95 g / cm3.

Sinonimio[redakti | redakti fonton]

Manilkara huberi estas ankaŭ konata kiel[3]:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Características essenciais das folhas de Manilkara huberi. Espécies Abóreas da Amazônia. Agência de Informação Embrapa. Alirita 23 July 2012.
  2. Flores de Manilkara huberi. Espécies Abóreas da Amazônia. Agência de Informação Embrapa. Arkivita el la originalo je 2019-01-21. Alirita 2012-07-23.
  3. Manilkara huberi. Tropicos. Alirita 2012-07-23.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Manilkara huberi en la angla Vikipedio.
Taxon identifiers
  • Wikidata: Q1757926
  • Wikispecies: Manilkara huberi
  • EoL: 1154597
  • GBIF: 2885087
  • GRIN: 102658
  • iNaturalist: 334707
  • IPNI: 152609-2
  • IRMNG: 10244861
  • NCBI: 269717
  • Plant List: kew-120173
  • POWO: urn:lsid:ipni.org:names:152609-2
  • WCSP: 120173
  • WFO: wfo-0000235888