Masillaraptor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Masillaraptor estas formortinta genro de bazaj falkoformaj birdoj el meza Eoceno, nome longkrura parenco de vivantaj falkoj. Klasigi Falkoformajn estas konfuziga, ĉar Eŭropo lokigis ambaŭ familiojn en du ordojn (por plia informaro rigardu la artikolojn pri Falkoformaj aŭ pri Akcipitroformaj).

Konataj specioj[redakti | redakti fonton]

Nune nur unu specio de Masillaraptor estas konata: nome M. parvunguis

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Masillaraptor devenas el la latina vorto Masilla, kiu estas malnova nomo de la urbo Messel, kaj raptor estas novlatina sufikso uzita por indiki predanton (el rapere, kapti) kaj tio signifas rabobirdo.

Ankaŭ specifa epiteto parvunguis estas latina, devene el la vortoj parvus kiu signifas malgrandan kaj malfortan, dum unguis signifas ungon.

La nomo referencas al fakto ke la ungoj de la specimeno estas malgrandaj kompare kun tiuj de aliaj rabobirdoj.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La genro Masillaraptor estas diferenca el ĉiuj aliaj konataj birdaj taksonoj. Ĝi havas kombinon de karakteroj kiuj distingas ĝin el ĉiuj aliaj.

1. La beko estas preskaŭ tiom longa kiom la propra kranio.

2. La tibiotarso estas la plej longa osto en la kruro.

3. Ĉe la dua fingro la unua falango estas mallonga, dum ĉe la kvara fingro la dua kaj tria falangoj estas mallongaj.

4. LA ungoj de Masillaraptor estas malgrandaj kaj malfortaj kompare kun aliaj falkoformaj birdoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]