Saltu al enhavo

Maska heliopajto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maska heliopajto
Senegala podiko (Podica senegalensis) masklo en reprodukta plumaro
Senegala podiko (Podica senegalensis)
masklo en reprodukta plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Heliornitedoj Heliornithidae
Genro: Heliopajto Heliopais
Sharpe, 1893
Specio: Maska heliopajto

Heliopais personatus
G.R. Gray, 1849

Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Heliornis fulica
Podica senegalensis
Heliopais personatus

La Maska heliopajto (laŭ la latinlingva scienca nomo Heliopais personatus) estas specio de akvobirdo de la familio Heliornitedoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn du genrojn (ĉiuj el ili monotipaj) kun po unu specio en po unu kontinento; nome en Ameriko kaj Afriko, ĉe la aliaj du. Tiu ĉi specio vivas en nesalakvaj aŭ saletaj malsekejoj de oriento de la Hindia subkontinento, Hindoĉinio, Malajzio kaj Indonezio.

La Maska heliopajto estas subnaĝa specialisto kun longa kolo, rimarkinda akrapinta beko, kaj verdaj lobenhavaj piedoj. Kaj maskloj kaj inoj havas nigrajn brovon kaj maskon kiu striiĝas laŭlonge de la kolo kontraste kun blanka ĉirkaŭa zono. La cetero de la kolo estas griza, la brusto estas pli pala kaj la dorso, flugiloj kaj vosto estas tre brunaj. La beko estas flava. La maskloj havas nigran mentonon dum la inoj havas blankan mentonon.

Habitatoj kaj teritorio

[redakti | redakti fonton]

La Maska heliopajto troviĝas en gamo de habitatoj tra Sudorienta Azio, en areoj kie estas riveroj, rojoj aŭ lagoj kun bona plantokovro en bordoj. Tiu gamo inkludas arbarojn, arbajn savanojn, inundatajn arbarojn kaj eĉ mangrovajn marĉojn. Tamen ilia teritorio malpliiĝis pro habitatodetruo.

La Maska heliopajto manĝas akvajn senvertebrulojn, kiel kaj plenkreskajn kaj larvajn efemeropterojn, libelojn, krustulojn, kaj ankaŭ helikojn, fiŝojn kaj amfibiojn. Oni supozas, ke ili estas tre oportunemaj kaj ankaŭ kaptas siajn predojn rekte el la akvosurfaco. Ili ankaŭ pretas eliri el akvo kaj manĝas ankaŭ surborde, malkiel podicepoj, al kiuj ili similas, sed tute ne rilatas al tiuj.

Podikoj kutime videblas solaj aŭ laŭ paroj. Ili estas tre sekretemaj. Ĉar ili estas tiom apartiĝemaj, oni ne scias ĉu vere ili pasigas plimulton de sia tempo enakve, kie ili estas preskaŭ ĉiam videbla, aŭ surtere.

Ilia reprodukta sezono varias laŭ areo, kutime koincide kun la pluvsezono. En Bangladeŝo, la reprodukta sezono estis observita el junio ĝis septembro.[1] Ili konstruas kusenfomran neston de malgrandaj bastonetoj malalte super akvo. Foje oni vidis nestojn kiuj havis kelkajn longajn foliojn, herbon kaj junkojn.[1] La ino demetas tri ĝis sep ovojn.[1] La idoj estas malhelgrizaj kun blanka punkto sur la bekopinto. La idojn oni nutras el fiŝoj kaj krustuletojn. La idoj elnestiĝas tuj post eloviĝo.[1]

La Maska heliopajto apartenas al la familio Heliornithidae, kies nuraj aliaj membroj estas la Senegala podiko (en Afriko) kaj la Fulika heliornito (en Ameriko). La rilataro inter tiu familio kaj aliaj birdoj estas malbone konata.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Handbook of the Birds of the World, Volume Three, Hoatzin to Auks; de Hoyo, Elliot and Sargatal, (ISBN 84-87334-20-2)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]