Maskerado ĉirkaŭ la morto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Maskerado ĉirkaŭ la morto
Maskerado ĉirkaŭ la morto
La dua eldono (2001)
Aŭtoroj
Aŭtoro Tivadar Soros
Ilustristo James Hutcheson
Lingvoj
Origina lingvo Esperanto
Eldonado
Eldonjaro 1965, 2001
Urbo Roterdamo
Eldoninto Universala Esperanto-Asocio
Lando Nederlando
Trajtoj
Paĝoj 318 (la dua eldono)
ISBN 9290170735 (la dua eldono)
Temo Holokaŭsto en Hungario
Ĝenro memoraĵoj
Information icon.svg
vdr

Maskerado ĉirkaŭ la morto estas membiografia romano de Teodoro Ŝvarc (verkista nomo de Tivadar Soros) pri sia travivo kiel judo en Hungario dum la germana okupo kaj faŝista regado en la Dua Mondmilito. Ĝi unue aperis en 1965.

La dua eldono aperis en 2001 sub redakto kaj kun komentario de Humphrey Tonkin kaj antaŭparolo de la filoj de la aŭtoro, Paul Soros kaj George Soros.

Tonkin tradukis la libron en la anglan (aperis brita kaj usona eldonoj), la angla traduko servis por enrusigo, enĉinigo kaj enmongoligo. El la originalo estis faritaj tradukoj hungara, itala, ĉeĥa.

En marto 1944 la germanaj nazioj okupaciis Hungarion kaj tuj enkondukis pliajn, pli severajn kontraŭjudajn leĝojn. La judoj devis sin anonci por registrado, porti flavan stelon, ne rajtis vizitadi vendejojn, restoraciojn, estis deportataj al koncentrejoj aŭ mortpafataj ĉe la bordo de Danubo. Nur en januaro 1945, post dek monatoj de teroro, liberigis Hungarion la sovetia armeo. Tivadar Soros, kvankam judo, sukcesis savi ne nur sin mem kaj sian familion, sed ankaŭ multajn aliajn homojn. En la libro li priskribas, kiamaniere li tion faris.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Humphrey Tonkin: Tradukado de Soros: la defioj de vivmemoroj (trad. Brian Moon). Pri la sorta evoluo de la teksto de Maskerado ĉirkaŭ la morto de Tivadar Soros verkita en ne perfekta Esperanto, tradukita al la angla el diversaj versioj. Meditado pri Esperanto kiel literatura lingvo kaj kiel traduka lingvo. Beletra Almanako (21), oktobro 2014, pp. 86-96.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]