Masko de malĝojo
| Masko de malĝojo | |
|---|---|
| memorial complex [+] | |
| Lando | Rusio |
| Regiono | Magadan |
| Koordinatoj | 59° 35′ 30″ N, 150° 48′ 44″ O (mapo)59.59166477979150.8121368852Koordinatoj: 59° 35′ 30″ N, 150° 48′ 44″ O (mapo) [+] |
![]() |
|
| Masko de malĝojo | |
| En TTT: Oficiala retejo [+] | |
La Masko de Malĝojo (ruse Маска скорби, Maska skorbi) estas 15-metra alta monumento en Magadan ĉe la rusa pacifika marbordo, dediĉita al la viktimoj de la elpurigoj de Stalino en Sovetunio, kiuj estis malliberigitaj en la koncentrejoj Kolyma, fifama gulaga koncentreja komplekso. [1]
La skulptaĵo estis starigita sur montodeklivo norde de la urbo la 12-an de junio 1996. En la sama jaro, la kreinto de la statuo, Ernst Neizvestnij (1925–2016), kies gepatroj fariĝis viktimoj de la stalinismaj elpurigoj de la 1930-aj jaroj, ricevis la Ŝtatan Premion de la Rusia Federacio. [2]
Ĝi estis starigita en 1996 memore al la multaj malliberuloj, kiuj estis devigitaj labori kaj fine pereis en la Gulagaj prizonaj koncentrejoj en Sovetunio. En la 1930-aj, 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, Magadan estis la enirejo al Dalstroj, unu el la ĉefaj laborpunejoj en la regiono Kolyma.
La betona skulptaĵo prezentas maskon kun larmoj fluantaj el ĝia maldekstra okulo en formo de plimalgrandaj maskoj. La dekstra okulo estas desegnita kiel kradita fenestro. Sur la dorso estas krucumita vira figuro kaj bronza statuo prezentanta funebrantan junan virinon.
La monumento enhavas kopion de tipa prizonĉelo el la Stalin -epoko. Ĉe unu punkto sur la monumento estas ŝtormsonorilo. Antaŭ la masko estas dek unu betonblokoj portantaj la nomojn de la plej severaj koncentrejoj de Kolima regiono. Simboloj de diversaj religioj estas ĉizitaj en rokojn laŭlonge de ŝtuparo.
La Masko de Malĝojo estis parto de pli granda projekto de Neizvestnij: triangulo de memoro estis kreota en la urboj Magadan, Jekaterinburgo kaj Ĉeljabinsk. Komence, ŝajnis kvazaŭ ĉiuj subprojektoj malsukcesos realiĝi. Tamen, la laboro en Jekaterinburgo estis kompletigita post konsiderinda prokrasto kaj inaŭgurita la 21-an de novembro 2017 (Maskoj de Malĝojo: Eŭropo - Azio, d:Q48950692). La tria monumento (en Vorkuto) ankoraŭ ne estas kreita.
Galerio
[redakti | redakti fonton]- Rigardante la monumenton desube
- Malantaŭa flanko de la monumento, montrante plorantan junan virinon kaj difektitan krucifikson
- Unu el multaj religiaj simboloj ĉizitaj en ŝtonon, situantaj flanke de la pado supren al la masko de malĝojo. Ĉi tiu estas ortodoksisma kruco.
- La monumento dumnokte



