Saltu al enhavo

Maskokrinifero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maskokrinifero
Maskokrinifero en Kenjo
Maskokrinifero en Kenjo

Voĉo registrita en Masai Mara, Kenjo
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Musophagiformes, Musofagoformaj
Familio: Musophagidae, Musofagedoj
Genro: Crinifer, Kriniferoj
Feliks Paweł Jarocki, 1821
Specio: Maskokrinifero, C. personatus
(Rüppell, 1842)
Crinifer personatus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Maskokrinifero (Crinifer personatus) konata ankaŭ kiel Nudvizaĝa kriniferoNudvizaĝa plantagomanĝulo, estas granda membro de la familio de turakoj, grupo de grandaj arbaraj preskaŭ-paserinaj birdoj limigitaj al Afriko, tiu ĉi de Orienta Afriko. La nomo devenas de sia distingiga kaj unika nuda, nigra vizaĝo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Maskokriniferon priskribis en 1842 la germana natursciencisto Eduard Rüppell bazite sur specimeno kolektita en Abisinio (Etiopio). Li stampis la duvortan nomon Chizærhis personata.[1][2] La specia epiteto devenas el Latina personatus kun la signifo "maskohava" (el persona kun la signifo "masko").[3] La Maskokrinifero estis iam metita en la genron Corythaixoides, sed baze sur studo pri molekula filogenetiko publikigita en 2020, ĝi estis movita al la genro Crinifer.[4][5]

Oni agnoskis du geografie izolaj rasoj, nome la jenaj:[5]

Aspekto: Pli ampleksa verda brusta plumaro, malsupra flanko de flugiloj kaj vosto verdeca, vizaĝo kun etaj brunaj plumoj[6]
Aspekto: Vizaĝo nuda kaj nigra, malpli ampleksa verda brusta plumaro[6]
C. p. leopoldi en Kenjo

Ambaŭ seksoj estas similaj, krom la verda beko de la ino.[7] Ĝi estas 48 cm longa de beko ĝis vosto, kaj pezas proksimume 210 ĝis 300 gramojn.[8] Ĝia krio estas duobla aŭ ripetema koŭ-koŭ.[6]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Maskokrinifero troviĝas en du apartaj areoj en Afriko: unu en Etiopio, kaj la alia en Burundo, DRK, Kenjo, Malavio, Ruando, Tanzanio, Ugando kaj Zambio.[9] Ĝi troviĝas en malfermaj arbaroj, arbustaroj kaj en kultivado kun disaj arboj. Ĝi povas esti trovita je altitudoj ĝis 1 400 metroj, sed ĉe Arbaro Loita ĝis 2 200 metroj en disaj juniperaj, akaciaj kaj ĉiamverdaj arbustaroj.[10]

Kutimaro kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

La Maskokrinifero estas bruema kaj maltrankvila specio, kiu moviĝas sola aŭ grupe.[6]

Ĉi tiuj birdoj ĉefe manĝas fruktojn, foliburĝonojn kaj semojn.[11]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj turakoj, la Maskokrinifero demetas du ĝis tri verdecblankajn ovojn ĉiun pariĝan sezonon. Nestoj ofte estas konstruitaj en altaj akacioj.[12]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1842) “Memoir on the family Touracoos”, Proceedings of the Zoological Society of London 10 (108), p. 8–9. 
  2. (1940) Check-List of Birds of the World 4. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. (2020) “Phylogeography, species limits, phylogeny, and classification of the turacos (Aves: Musophagidae) based on mitochondrial and nuclear DNA sequences”, American Museum Novitates (3949), p. 1–61. doi:10.1206/3949.1. 214763342. 
  5. 5,0 5,1 Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. IOC World Bird List Version 13.2. International Ornithologists' Union (Julio 2023). Alirita 27a de Oktobro 2023 .
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Zimmerman, Dale A.. (1999) Birds of Kenya and Northern Tanzania. Princeton University Press. ISBN 0-691-01022-6.
  7. Bare-faced Go-away Birds | Beauty of Birds (angle). Alirita 2018-05-12 .
  8. . Bare-faced Go-away Bird. Alirita 2018-05-12 .
  9. bare-faced go-away bird at kenyabirds (el Retarkivo {{{1}}})
  10. (1980) Birds of East Africa: 375. Corythaixoides personata (Rüppell) Bare-faced Go-away Bird KTU 441. Nairobi: EANHS.
  11. . Bare-faced Go-away Bird. Alirita 2018-05-12 .
  12. Bare-faced Go-away Birds | Beauty of Birds (angle). Alirita 2018-05-12 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]