Maslama al-Majriti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Âbû-l-Qâsim Maslama ibn Âhmad al-Faradi al-Hasib al-Qurtubî al-Maŷrîtî (أبو القاسم مسلمة بن أحمد المجريطي), cuyo nasab aŭ devennomo (al-Maŷrītī) signifas la madridano, estis astronomo kaj saĝulo hispanaraba naskiĝinta meze de la 10-a jarcento en Madrido kaj kiu mortiĝis inter 1007 kaj 1008 en Kordovo. Li estas la plej fama el la unuaj madridanoj de konata nomo, kvankam en la fontoj oni kolektas nomojn de aliaj personoj devenaj aŭ loĝantoj en Madrido antaŭaj eĉ al Maslama.[1]

Li estis unu el intelektuloj de plej grava reputacio de la Kaliflando, kaj li estis konata kiel la Eŭklido de Hispanio. Li estis granda astronomo, resumis la tabelojn de Al-Ĥorazmi kaj tradukis la Planisferio de Ptolemeo. Tiuj konoj estis transpasata poste al la kristanaj regnoj, kio utilis por konstrui la unuajn astrolabojn, kiaj tiu de Barcelono (aŭ de Destombes).

Li estis ankaŭ la astrologia konsilisto de Almanzor, kaj indikis la taŭgajn momentojn por komenci liajn kampanjojn, kaj oni diras ke li antaŭvidis la finon de la kaliflandon kaj la detalojn pri kiel tio okazos multe antaŭ tio reale okazos.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. María Luisa Ávila, "Personajes del Madrid islámico", en Daniel Gil Flores (eld.), De Maŷrit a Madrid. Madrid y los árabes, del siglo IX al siglo XXI, Madrid/Barcelona: Casa Árabe/Lunwerg, 2011, pp. 54-65.
  2. Las ciencias de Al Andalus en el Califato

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]