Leopold von Sacher-Masoch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Masoĥo)
Leopold von Sacher-Masoch
Naskiĝo 27-a de januaro 1836
en Lvovo/Lvivo, Galicio
Morto 9-a de marto 1895
en Lindheim
Sukcesis kiel verkisto
Persona informo
Aliaj nomoj Charlotte Arand • Zoë von Rodenbach
Tombo Lindheim Castle
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio
Alma mater Universitato de Graz
Subskribo Leopold von Sacher-Masoch
Familio
Patro Leopold Sacher-Masoch
Patrino Caroline Josepha von Masoch
Frat(in)o Karl Sacher-Masoch Ritter von Kronenthal
Edz(in)o Wanda von Sacher-Masoch
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto • universitata instruisto • historiisto
Verkoj Venus in Furs
vdr

Leopold von Sacher-Masoch - prononco [LE:opolt fon ZAĥer-MAzoĥ] - estas sendube unu el la plej interesaj staturoj de aŭstra literaturo. Li naskiĝis la 27-an de januaro 1836 en Lvovo, hodiaŭ ukraina Lvivo, tiam signifa urbo de aŭstra Galicio. Lia patro estis tiea polica direktoro, sed la familio havis ankaŭ ĉeĥajn, slovenajn kaj hispanajn antaŭulojn. Eble tio estis tiu ĉi familia ligo al komunumo de hispanaj judoj, kiu gvidis al filosemitismo de la aŭtoro, kiel li mem karakterizis ĝin per la vortoj: "Mi estas amiko de judismo, ne judo." En 1848 estis lia patro, kiu antaŭ du jaroj meritis pri subpremo de ribelo de pola galicia nobelaro, destinita polica hetmano en Prago. Tie poste lia filo, kiu onidire nur ĝuste tie eklernis bone la germanan lingvon, travivis el certe aparta perspektivo ankaŭ eventojn, kulminantaj per ŝtormoj kun barikadoj en pragaj stratoj. Abiturientiĝinte li komencis ankoraŭ en Prago studi jurojn kaj filozofion, kiujn li finis, post plua translokigo de la patro, en la jaro 1856 en Graco. Li agadis en tiea filozofia fakultato kiel docento de historio, antaŭ ol liaj pluaj sortoj alkondukis lin en Vienon, Budapeŝton, diversajn germanajn urbojn kaj ĝis Parizo. Jam en 1858 aperis anonime lia literatura unua verketo Galizische Geschichten (Galiciaj rakontoj), kiun li poste eldonis sub sia nomo nur post ok jaroj kaj li estis en viena ĵurnalo Wiener Zeitung atakita pro ĝi kaj nomita parazito kaj renegato. Aŭtoro de la vortoj estis neniu alia ol ĵurnalisto kaj poeto Hieronymus Lorm (1821-1902), naskinto el sudmoravia Mikulov. Pro sia toleremo al negermanaj naciecoj de aŭstria monarĥio Sacher-Masoch estis markata ne nur kiel filosemito, kiel li fine faris tion li mem pri si, sed eĉ kiel patrujperfidulo. En 1880 frakasiĝis lia geedzeco kun Wanda (propranome Angelika Aurora Rümelin, pseŭdonime Wanda von Dunajew), ankaŭ aktiva en literaturo. Lia filo Alexander mortis kvin jaroj post tio kaj la 9-an de marto 1895 sekvis lin kiel soliĝinta kaj finance bankrota viro ankaŭ Leopold Sacher-Masoch.

Lian mondan famon kaŭzis paradokse plej multe markigo seksa perverso komplementa al sadismo (li fariĝis tiel ia pastra frato de la fama markizo de Sade). La neŭrologo Richard von Krafft-Ebing surbaze de kelkaj literaturaj verkoj de Sacher-Masoch - precipe certe de lia plej fama romano Venuso en peltmantelo - unuafoje en 1886 enkondukis la nocion "masoĥismo" en sia libro pri seksa psikopatio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]