Maso (elektro)
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri termino en elektrotekniko por punkto kies potencialo estu 0 voltoj. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Maso (apartigilo). |

La plej multaj elektrokodoj precizigas, ke la izolanto sur protektaj surteraj konduktiloj devas esti karakteriza koloro (aŭ kolorkombinaĵo) ne uzita por iu alia celo.
En elektroteĥniko, maso aŭ tero estas koncepto, kiu reprezentas la grundon (la «teran mason», do ĝia nomo) konsiderante ĝin kiel perfekte kondukta kaj, laŭ konvencio, referenca 0-voltpotencialo. La maso estas ofte intime konektita kun la Tero, en tiu kazo oni nomas ĝin «tero». La hipotezo de nula potencialo povas esti fuŝa se la grundo ne estas tre kondukta, ekzemple en la kazo de sablo en la dezerto aŭ parte fendita granito.
Historio
[redakti | redakti fonton]Longdistancaj elektromagnetaj telegrafisistemoj de 1820 kaj poste uzis du aŭ pli da dratoj por sendi la signalon. Ĝi estis malkovrita de germana sciencisto C.A. von Steinheil en 1836–1837, ke la grundo povus esti utiligita kiel revenvojo por kompletigi la elektran cirkviton, tiele la revendrato nenecesas[1]. Steinheil ne estis la unua se temas pri fari tion, sed li ne estis konscia pri pli frua eksperimenta laboro, kaj li estis la unua se temas pri fari ĝin sur funkciserva telegrafo, tiel igante la principon konata al telegrafinĝenieroj ĝenerale. Tamen, ekzistis problemoj kun tiu sistemo, ekzempligita per la transkontinenta telegraflineo konstruita en 1861 fare de ‘’Western Union Company’’ inter Sankta Jozefo (Misurio) kaj Sakramento (Kalifornio). Dum seka vetero, la terkonekto ofte evoluigis altan reziston, postulante akvon esti verŝita sur la grundstangon por ebligi la telegrafon funkcii aŭ telefonoj por sonori. En la malfrua 19-a jarcento, kiam telefonio komencis anstataŭigi telegrafion, estis trovite ke la kurentoj en la tero induktitaj per elektrosistemoj, elektraj fervojoj, aliaj telefonaj kaj telegrafcirkvitoj, kaj naturaj fontoj inkluzive de fulmo kaŭzis neakcepteblan bruon al la sonsignaloj, kaj la dudrata aŭ "metala cirkvito" sistemo estis reenkondukita ĉirkaŭ 1883[2].
Elektroteĥniko
[redakti | redakti fonton]
La malsamaj simboloj pri «maso» laŭ ekipaĵoj estas bildigitaj ći-sube :[3]
-
Signalo-maso -
Ĉasio-maso -
Tero-maso
Masoj funkcias kiel revenvojoj por signaloj kaj povumcirkvito (aparte ĉe malaltaj tensioj, malpli ol proksimume 50 V) ene de ekipaĵo, kaj sur la signalinterligoj inter ekipaĵo. Multaj elektronikaj dezajnoj havas ununuran revenon, kiu funkcias kiel referenco por ĉiuj elektraj signaloj. Povummaso kaj signalmasoj ofte estas konektitaj, kutime tra la metalframo de la ekipaĵo. Dezajnistoj de presitaj cirkvitoj devas zorgi pri la aranĝo de elektronikaj sistemoj, por ke altpovumaj aŭ rapide ŝanĝantaj fluoj en unu parto de sistemo injektu nek elektran bruon nek interferon en malaltnivelajn sentemajn partojn de sistemo.
Izoladodifekto
[redakti | redakti fonton]Difekto de izolado en elektra ekipaĵo, kiam nudigita drato (kutime la fazo de elektra kablo) estas elmontrita kaj venas en kontakton kun la metala framo de aparato. Ekde ĉi tiu momento ekzistas certan danĝeron de elektrokuto aŭ eĉ de elektra ŝoko, se iu persono tuŝas la aparaton. En multaj landoj, aparatoj kun metala framo devas esti konektitaj al la instalaĵo-tero, por generi difektan fluon en okazo de problemo, tio estas konata kiel "protekta tero" (mallongigo PT). Tiu aranĝo permesas la ekagadon de diferenciala cirkvitrompilo metita ĉe la kapo de la elektra cirkvitpanelo. Eĉ se la neŭtra lineo estas konektita al tero per la elektrodistribuisto, ĉi tio, ĉiukaze, ne liberigas la ĉeeston de loka tersistemo; en foresto de ĉi-lasta, difektoj ne povus esti detektitaj per la loka diferenciala ŝaltilo. Ĝi estas la kombinaĵo de diferenciala cirkvitrompilo kun loka terdrato, kiu certigas la sekurecon de homoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Samuel Thomas von Sömmering's "space multiplexed" electrochemical telegraph (1808-1810) (angle). Universitato Harvard. Arkivita el la originalo je 2012-10-11.
- ↑ Casson, Herbert N.. The History of the Telephone (angle), p. Chaer IV. “'At last', said the delighted manager [J.J. Carty, Boston, Mass.], 'we have a perfectly quiet line.' (Finfine ni havas perfektan kvietan lineon)”.
- ↑ Elektraj kaj elektronikaj diagramoj, IEEE Std 315-1975, sekcio 3.9: Reven vojo.