Masolino da Panicale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Masolino da Panicale
038 le vite, masolino da panicale.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 30-an de novembro 1382 (1382-11-30)
en San Giovanni Valdarno
Morto 30-an de novembro 1446 (1446-11-30) (64-jara)
en Florenco
Ŝtataneco Italio
Profesio pentristo
Verkaro Banquet of Herod
Healing of the Cripple and Raising of Tabitha
Madonna dell'Umiltà
v  d  r
Information icon.svg

Masolino da Panicale  (denaske Tommaso di Cristoforo Fini) naskiĝis en la jaro 1383 en Panicale en la valo de Arno kaj mortis en 1447 en Florenco. Li estis itala pentristo de la transira periodo inter la malfrua Gotiko kaj la Renesanco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tommaso (kun la kromnomo Masolino) venis de la sama areo en Toskanio kiel lia pli juna samtempulo Masaccio, kiu, laŭ Vasari, estis lia disĉiplo. Verŝajne Masolino estis formita de  Gherardo Starnina. Inter 1403 kaj 1407 li estis asistanto de Lorenzo Ghiberti. Lia ĉeesto en Florenco estis dokumentita unua foje en septembro 1422[1]  kaj en 1423 li estis registrita en la Gildo de pentristoj de Florenco. En la jaroj 1425/26, li laboris ĉe la hungara kortego kun Pipo Spanos.  Sekve li revenis al Italio, kie li restaŭris la freskojn en San Clemente en Romo kiujn komencis sia amiko Masaccio. En 1440 li mortis en Florenco.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Sankta Anna Triopa
Madono kun infano (1430-35), Uffizi

Masolino estas konata kiel instruisto de Masaccio, sed baldaŭ ĉilasta ege influis sian majstron.  Unu el la plej fruaj verkoj de Masolino estas la ligna pentraĵo  Anna la tria el 1420 (1425?) (Florenco, Uffizi). Ĝi estas konsiderata komuna verko de Masolino kaj Masaccio kaj klare montras la fundamentan diferencon inter la internacia stilo de la malfrua Gotiko kaj la frua Renesanco. Aliaj fruaj verkoj estas la Madono en Munkeno (Alte Pinakothek) kaj la Madono kun infano en Bremen (ambaŭ proksimume 1423/24).

Masolino kaj Masaccio pentris la freskojn en la Brancacci-kapelo de la preĝejo de Santa Maria del Carmine  en Florenco (antaŭ 1425). Laŭ la plejmulto de la nuntempaj spertuloj la influo de Masaccio estas klare videbla en la pli masivaj figuroj kaj la perspektivo.

Tiu evoluo al realisma prezentado estas videbla ankaŭ en la ciklo de freskoj de la legendo de Sankta Katerino en la kapelo de la Baziliko de San Clemente en Romo (1427).

Post la morto de Masaccio (1428) Masolino  revenis – kvankam malrapide – al la radikoj. La nuraj aŭtentikigitaj verkoj estas du fresko-cikloj de la vivo de la virgulino (1430) en la preĝejo kaj la baptisterio de Castiglione Olona (Lombardio); ili estas subskribitaj kun 'Masolinus de Florentia pinsit'. Ili havas sufiĉe antikvan karakteron. La vestaĵoj estas molaj kaj la kapoj ne estas vere individuaj. En 1432 Masolino estis en Todi, kie, en la preĝejo de la urba patronsanktulo San Fortunato, li pentris la freskon de la Madono kun infno en trono kaj du anĝeloj.[2]

Aliaj gravaj laboroj estas:

Castiglione Olona, baptisterio: Skizoj de la freskoj kun scenoj de la vivo de Johano la Baptisto;

samloke, Collegiata, koruso: Skizoj de la freskoj kun scenoj de la vivo de la virgulino;

Empoli, Museo della Collegiata di Sant'Andrea, fresko de la Pietà;

samloke, Santo Stefano degli Agostiniani: Skizoj de la freskoj kun prezento de la legendo de la vera kruco;

Napolo, Museo Nazionale di Capodimonte: Fondado de Santa Maria Maggiore, la tiel-nomita neĝo miro (Centra panelo de la Colonna retablo, kune kun Masaccio);

samloke : Ĉieliro de Maria;

Romo, San Clemente: freskoj kun scenoj de la vivo de Sankta Katerino kaj Sankta Ambrosio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ThB
  2. DBI