Masonaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Masoni)
Masonistoj masonas, ĉi tie faras strukturon de konstruaĵo.

Masonado estas konstruado. Laŭ Francisko Azorín masoni estas Konstrui per brikoj, ŝtonoj, gipso, k.c..[1] Li indikas etimologion el la gota meitan (ĉizi) kaj de tie la latina machio, machionis. Kaj li aldonas la terminojn masonisto, por homo kies profesio estas masoni; masonestro, masonilo.[2]

Masonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Masonaĵo estas konstruaĵo aŭ konstruaĵero el (naturaj) ŝtonoj aŭ (artefaritaj) brikoj masonitaj, do fortike kunigitaj per morterocemento. Kvankam teorie "konstruaĵo" povas esti io ajn konstruita, en praktika lingvouzo temas pri komplekso el muroj, plankoj respektive plafonoj kaj tegmento, do en vasta senco speco de domo, kiu konsistigas funkcian unuon. Konstruaĵero povas esti iel apartigita parto de tiu funkcia komplekso, ekzemple alo de palaco, sed ankaŭ povas esti ajna baza elemento de konstruaĵo, ekzemple muro, tegmento, kolono, sojlo, ŝtupo respektive ŝtuparo, gablofrontono, pordo aŭ pordego, nur menciante iujn el multaj bazaj elementoj.

Aparta konstrua termino laŭ PIV estas bosa masonaĵo, konstrumaniero tia ke la ŝtonoj ŝajne elstaras el la fono de la muro, kiel ofte ĉe renesancaj konstruaĵoj (vidu la du ekzemplajn fotojn).[3]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

En sismologio, la skalo de Mercalli indikas interalie je kiu grado tertremo difektas masonaĵon.

Diversaj utilaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 133.
  2. Azorín, samloke.
  3. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1970, paĝo 674

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]