Masoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Inspira vikio: [1] (4/11/2013)

Per la termino MasoroMasora oni intencas la amplekson de la judaj tradicioj koncernantaj la korektan legadon de la tekstoj de la Sankta Skriboj. Pliprecize, per tiu esprimo oni referencas al la kritikaj notoj lokigitaj sur la manuskriptoj de la Biblio inter la la 7–a kaj 10-a jarcentoj, notoj kiu reflektas ĝuste tiujn tradicioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Biblio estis skribita en lingvo ne plu parolata, la hebrea ekde mil jaroj ĉirkaŭ (ekde la ekzilo babilona, kaj plue skribita en alfabeto ekskluzive konsonanta. La neceso transdoni la tekston ĝustan puŝis la rabenojn, nomatajn poste Masoretoj, precize konservi la heredaĵon de informoj rilataj al la lego de la sanktaj vortoj. La masora materialo estis antaŭ transdonita buŝe: ĉar tamen ĝi procedis kvante kreskiĝanta, ĉiam pli ofte oni ĝin notis marĝene de la teksto mem.

La masoreta aktiveco atingis sian pinton sur la bordoj de la lako de Tiberiado, en Palestino, verke de la familio Ben Āšêr, ĉirkaŭ la jaro mila post Kristo.

La plej grava atestaĵo nin atinginta estas la Codex Leningradensis, manuskripto datita je 1008 p.K., nun gardata en la Nacia Biblioteko de Sankt-Peterburgo, kie la masoro kaj la tekstaj notoj, forte mallongigitaj, estas skribitaj en la aramea lingvo (kaj ne en la hebrea.

Codex Leningradensis (kovrilo de paĝo E, folio 474a).

Tipoj de Masoro[redakti | redakti fonton]

Kutime oni distingas la Masoro marĝena (Masora marginalis) el la Masoro fina (Masora Finalis). La Masora marginalis estas skribita ene de la tekstaj marĝenoj, kaj detale priskribas kiel la vortoj devas esti skribitaj kaj legitaj, kaj kiomfoje certaj vortoj aŭ frazoj ripetiĝas en la teksto. Siavice ĝi dividiĝas en Masoro malgranda (Masora parva kaj Masoro granda (Masora magna). La unua estas skribita en la ekstera marĝeno de la teksto, kaj aparte koncernas la ortografion de la hebrea kaj pasaĵojn aŭ versegojn paralelajn kaj similajn; la dua estas reale listo specifanta kie aperas apartaj formoj cititaj en la masoro malgranda. La Masora Finalis estas amplekso de detalaj notoj koncernantaj la reaperojn de certaj raraj terminoj, entenataj en komunaj manlibroj ĉar tro nombraj por esti skribitaj en la masora marginalis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Tekstoj masoraj [2]
  • [3] Itallingva komento