Massimiliano Mannucci
Massimiliano MANNUCCI (naskiĝis la 20-an de septembro 1970) estas itala amatora astronomo, profesie industria ekspertizisto.
Li estas ano de la Associazione Astrofili Fiorentini[1] kaj observas elde la Observatorio de San Polo a Mosciano en Scandicci. En kunlaboro kun Nico Montigiani, li malkovris la asteroidon 16847 Sanpoloamosciano la 8-a de decembro 1997.[2]
Krome, li kontribuis elmontri la kometan econ de la objekto 277P/LINEAR, komence identigita kiel asteroido.[3]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- itale Artikolo de Massimiliano Mannucci kun ties mallonga biografio, el la TTT-ejo de Associazione Astrofili Fiorentini[rompita ligilo]
- itale Aliaj artikoloj de Massimiliano Mannucci el la TTT-ejo de Associazione Astrofili Fiorentini[rompita ligilo]
- itale Massimiliano Mannucci en Vimeo