Massive Attack

El Vikipedio, la libera enciklopedio
3D kaj Daddy G en Eurockéennes, 2008

Massive Attack estas angla muzikgrupo formita en 1988 en Bristol, konsistanta el Robert "3D" Del Naja, Grant "Daddy G" Marshall, kaj iam Andy "Mushroom" Vowles ("Mush"). Ilia debuta albumo Blue Lines estis publikigita en 1991, kaj la soloaĵo "Unfinished Sympathy" atingis rangopinton kaj poste estis voĉdonita kiel la 63a plej granda kanto el ĉiuj tempoj la enketosondo de New Musical Express.[1] La albumo de 1998 nome Mezzanine, kiu enhavas la kanton "Teardrop", kaj la albumo de 2003 nome 100th Window pintis en Britio en la nombro unua. Kaj Blue Lines kaj Mezzanine aperis en la listo de Rolling Stone de la 500 plej grandaj albumoj de ĉiuj tempoj.[2][3]

La grupo ricevis nombrajn muzikpremiojn laŭlonge de sia kariero, kiel Brit Award, du Eŭropaj Muzikaj Premioj de MTV, kaj du premioj Q.[4][5] Ili publikigis kvin studialbumojn kiuj estis venditaj en ĉirkaŭ 13 milionoj da kopioj tutmonde.[6]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Blue Lines (1991)
  • Protection (1994)
  • Mezzanine (1998)
  • 100th Window (2003)
  • Heligoland (2010)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The 500 Greatest Songs of All Time: 63. Massive Attack – 'Unfinished Sympathy' (1991, Virgin)". NME. Alirita la 22an de oktobro 2019.
  2. "500 Greatest Albums of All Time: Blue Lines – Massive Attack". Rolling Stone. Arkivita el la originalo la 18an de julio 2012. Alirita la 22an de oktobro 2019.
  3. "500 Greatest Albums of All Time: Mezzanine – Massive Attack". Rockonthenet.com. Alirita la 22an de oktobro 2019.
  4. "Massive Attack: BRITs Profile". Brit Awards. Arkivita el la originalo la 8an de oktobro 2014. Alirita la 22an de oktobro 2019.
  5. "Awards & Features: Massive Attack". Arkivigite je 2019-10-21 per la retarkivo Wayback Machine Metrolyrics.com. Alirita la 22an de oktobro 2019.
  6. Massive Attack: Out Of The Comfort Zone Paperback – 4 Mar 2019 Alirita la 22an de oktobro 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]