Massongex

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Massongex (stacidomo).
Massongex
Blazono de Massongex
Blazono de Massongex
Blazono de Massongex
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Saint-Maurice
Koordinatoj  46° 14′ 38″ N 6° 59′ 18″ O / 46.24389 °N, 6.98833 °O / 46.24389; 6.98833 (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 38″ N 6° 59′ 18″ O / 46.24389 °N, 6.98833 °O / 46.24389; 6.98833 (mapo)
Areo 6,63 km²
Alteco 408 m super marnivelo
Poŝtkodo 1869
Komunumkodo 6215
Mapo de Massongex
Mapo de Massongex
Situa mapo de Massongex
vdr

Massongex estas komunumo en la distrikto Saint-Maurice en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1659 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Massongex situas en la franclingva Suba Valezo ĉe la okcidenta flanko de la rivero Rodano, ĉe la enirejo al Valezo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Massongex kaj la vilaĝetoj Daviaz, La Vorpillière, Le Bioley, Le Moulin, Les Palluds, Saint-Martin, Vers chez Coquet kaj Vers chez Combe.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,63 km², de kiuj 41,9% estas kovritaj de arbaro, 38,2% servas por agrikulturo kaj 15,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Massongex limas en nordoriento kaj oriento al Bex (VD), en sudsudoriento al Saint-Maurice, en sudo al Vérossaz, kaj en okcidento al Monthey.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Massongex pasas la kantona ĉefvojo n-ro 21 de Savojo al Saint-Maurice, kaj la kantona ĉefvojo n-ro 146 de Massongex laŭlonge de la okcidenta flanko de Rodano al Saint-Maurice. La komunumo dispoans pri prora alveturejo al la svisa aŭtovojo A9, kiu pasas tra la komunuma teritorio. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Saint al Saint-Gingolph la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Massongex datiĝas el la jaro 1226 kiel Bernardus de Massunge. Dum la kelta kaj la romia epoko sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo situis la setlejo Tarnaiae, kiu estis la ĉefloko de la kelta tribo de la nantuatoj. Dum mezepoko Massongex apartenis kune kun Bex kaj Morcles al la senjorujo de la episkopo de Siono kaj poste kiel parto de la Subvoktejo Saint-Maurice al la grafoj respektive dukoj de Savojo. Post la konkero fare de la Valezaj Dekonoj en la jaro 1475 Massongex estis atribuita al la Voktejo Saint-Maurice, el kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis la Distrikto Saint-Maurice. En la jaro 1815 Massongex sin liberaĉetis de la feŭdoj de la episkopo de Siono kaj la Abatejo Saint-Maurice.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]