Mastiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Mastikujo de 310 mL.

Mastiko estas prae parfuma rezino ricevita el la sevo de lentisko (Pistacia lentiscus), uzata kiel kuracilo, kiel dolĉaĵo, en kukarto, en kosmetiko, farado de likvoro kaj, en antikva epoko, kiel maĉgumo.

En industrio, mastiko estas pasteca materialo uzata por ŝtopi truojn aŭ alfiksi pecojn el rompema materialo, kiel vitroplatojn sur fenestroj. La mastiko por vitroplatoj konsistas el miksaĵo de pulvorigita kreto kaj linoleo, kiu malmoliĝas je kontakto kun oksigeno.

Estas ankaŭ tiel dirataj mastikoj diversaj pastoj uzata por glui, ŝtopi, luti aŭ hermetikigi, kiel elastomerojsilikonaj mastikoj,

Laŭ Francisko Azorín mastiko estas Gluidaĵo por ŝtopi truon, fendeton; por kunigi objekton.[1] Li indikas etimologion el la greka mastike kaj de tie la latina mastiche. Kaj li aldonas la terminon mastiki, por uzi mastikon.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 134.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]