Saltu al enhavo

Masturba rondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
3D reprezentado de masturba rondo de plenkreskaj viroj

Masturba rondo estas seksa praktiko en kiu grupo de virojknaboj formas socian rondon kaj masturbas sin aŭ unu la alian. En la angla, la termino ankaŭ estas uzata metafore por rilati al eĥĉambro  — fermita  sistemo en kiu homoj interŝanĝas informojn sen kontakto kun la ekstera mondo — kutime rilate al teda aŭ vana agado.[1]

Masturba rondo povas esti farata kiel seksa ludo, en kiu la gajninto estas tiu, kiu ejakulas unue, laste aŭ plej malproksimen, depende de la reguloj.[2] Ĉi tiu ludema praktiko povas esti kaj preludo al pli intimaj seksaj rilatoj kun aliaj viroj, kaj simple ellasejo por seksa deziro en juna aĝo, kiam regula sekso ne haveblas.

Aldone al la homoerotika komponaĵo, kelkaj esploristoj trovis en masturba rondo, farita de junuloj, provon establi ordinaran, alisekseman dominecon en kamaradgrupo. Krome, tia praktiko povas esti interpretita kiel provo montri siajn seksajn kapablojn al aliaj partoprenantoj por trakti adoleskajn seksajn kompleksojn.[3]

Grupa masturbado okazas ĉefe dum pubereco, sed ankaŭ en plenaĝeco, kie pli da knaboj kaj viroj ol knabinoj kaj virinoj praktikas ĝin; laŭ studoj, ĝis triono de ĉiuj viroj masturbis kun alia persono de la sama sekso.[4][5][6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Peter Francis Murphy: Studs, tools, and the family jewels: metaphors men live by. University of Wisconsin Press, Madison Wis. 2001, ISBN 978-0-299-17130-8, S. 66f.
  2. Jay Mechling. (1 May 2004) On My Honor: Boy Scouts and the Making of American Youth. University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-51705-6.
  3. Bernard Lefkowitz. (11 July 1997) Our guys: the Glen Ridge rape and the secret life of the perfect suburb. University of California Press, p. [htt://archive.org/details/ourguysglenridge0000lefk/e/243 243]–244. ISBN 978-0-520-20596-3.
  4. Werner Stangl: Körperliche und sexuelle Entwicklung im Jugendalter. In: [werner stangl]s arbeitsblätter. Abgerufen am 25. Mai 2020.
  5. V. Sigusch/G. Schmidt: Teenage boys and girls in West Germany. In: Journal of Sex Research, 1973 9(2), S. 107–123.
  6. Martha Cornog: Group Masturbation Among Young and Old(er): A Summary With Questions. In: Journal of Sex Education & Therapy 2001, Vol. 26 Issue 4, S. 340–347.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]