Matabuena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Matabuena (Segovia))
Matabuena
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40163
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 203  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 3° 45′ U (mapo)41.095833333333-3.7572222222222Koordinatoj: 41° 6′ N, 3° 45′ U (mapo) [+]
Alto 1 156 m [+]
Areo 21,42 km² (2 142 ha) [+]
Matabuena (Provinco Segovio)
Matabuena (Provinco Segovio)
DEC
Matabuena
Matabuena
Situo de Matabuena
Matabuena (Hispanio)
Matabuena (Hispanio)
DEC
Matabuena
Matabuena
Situo de Matabuena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matabuena, Segovia [+]
vdr

Matabuena [mataBŬEna] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Matabuena estas komprenebla etimologie kiel Bona Arbaro. Tiukadre menciindas, ke unu el la submunicipoj de Matabuena estas Matamala (Malbona Arbaro). Matabuena enhavas ankaŭ la submunicipojn Cañicosa kaj Matamala.

Matabuena en la provinco Segovio.
Cañicosa.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia montara municipa teritorio, norde de la Sierra de Guadarrama, okupas totalan areon de 21,42 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 183 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 37 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Pedraza, Arcones, Gallegos, Villavieja del Lozoya (Madrid) kaj Gascones (Madrid).

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis prahistoriaj restaĵoj en la Groto de la Fuente Buena. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La loko apartenis al la komarko de la Comunidad de Villa y Tierra de Pedraza.

La kerno de Aldeonte estis fondita proksimume en 1650 enhavante tri kvartalojn: nome Santa María del Prado, kie estis ermitejo, La Reguera, kaj la nuna setlejoj kiu restis. Sed krome estis apude aliaj setlejoj kiuj nun estas senhomaj: nome Aldealpozo, Covachuelas kaj Pero Blasco.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]