Matalebreras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matalebreras
Panoramic view of Matalebreras, Soria, Spain.jpg
Administrado
Poŝtkodo 42113 [+]
Demografio
Loĝantaro 66  (2022) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 2° 3′ U (mapo)41.840555555556-2.0466666666667Koordinatoj: 41° 50′ N, 2° 3′ U (mapo) [+]
Alto 995 m [+]
Areo 41,63 km² (4 163 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Matalebreras
Situo de Matalebreras

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Matalebreras [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Matalebreras [mataleBREras] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la nordoriento de la provinco Sorio kaj en la komarko Tierra de Ágreda en la nordoriento de la provinco. La loknomo Matalebreras estas etimologie komprenebla kiel Lepormortigejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loko de Matalebreras en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 41,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 64 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 500 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 44 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas la loĝlokojn Matalebreras kaj Montenegro de Ágreda. Ĝi limas kun Fuentestrún, Castilruiz, Trévago, Ólvega, Villar del Campo kaj Pozalmuro.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Quejigares y encinares de Sierra del Madero, okupanta 432 hektarojn, nome 10 % de la teritorio. Estas grava abundo de naturaj bestoj, kio rilatas kun la etimologio de la loknomo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Petro.
Araba turo.
Preĝejo de Montenegro.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 11-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la teritorio pliiĝis ĉar ĝi aligis Montenegro de Ágreda.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj lino), manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj, nune porkoj kaj abeloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, ermitejoj, arabdevena turo, blazondomoj, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]