Las Omañas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mataluenga)
Las Omañas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24273
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 257  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 41′ N, 5° 52′ U (mapo)42.683055555556-5.8694444444444Koordinatoj: 42° 41′ N, 5° 52′ U (mapo) [+]
Alto 934 m [+]
Areo 32,49 km² (3 249 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Las Omañas (Provinco Leono)
Las Omañas (Provinco Leono)
DEC
Las Omañas
Las Omañas
Situo de Las Omañas
Las Omañas (Hispanio)
Las Omañas (Hispanio)
DEC
Las Omañas
Las Omañas
Situo de Las Omañas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Las Omañas [+]
vdr

Las Omañas [lasoMAnjas] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi estas en la centro de la provinco en tradicia komarko Ribera del Órbigo ĉe la rivero Órbigo. Las Omañas estas komprenata etimologie kiel "Granda Akvo" el latina "akva magna", alude al la kunfluejo de la riveroj Luna kaj Omaña kio kreas la riveron Órbigo, reprezentata en la blazono kiel majuskla Y.

Komarkoj de la provinco Leono; Ribera del Órbigo ne aperas, sed estas centre.
Preĝejo de Santiago del Molinillo.
Río Órbigo.
Karnavalo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Mataluenga, Las Omañas, Pedregal, San Martín de la Falamosa kaj Santiago del Molinillo, okupas totalan areon de 32,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 261 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 38 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas atestaĵoj de antaŭromiaj setlejoj de Bronzepoko poste uzataj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. Frua mencio estas de 1154. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj, poste lupolo), brutobredado, ĉasado, fiŝkaptado kaj forstado de poploj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, preĝejoj, piedirado, karnavalo).

Oni parolas kaj la hispanan kaj malpli la leonan.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]