Mateo Aŭrogalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mateo Aŭrogalo
(1488-1560)
Kompendio pri Gramatiko hebrea-haldea, 1525
Kompendio pri Gramatiko hebrea-haldea, 1525
Persona informo
Matthäus Aurogallus
Naskonomo Matthäus Goldhahn
Naskiĝo 1488
en Komotau,  Germanio
Morto 10-a de novembro 1560
en Wittenberg,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Profesio
Okupo lingvisto • historiisto de religioj • historiisto • universitata instruisto • teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Matthäus Aurogallus CommutoviensisMatthäus Goldhahn (1488-1560) estis germana humanisto, teologo, reformisto, filologo, lingvisto, hebreisto, erudiciulo, gramatikisto, tradukisto de la Malnova Testamento, rektoro kaj profesoro pri la hebrea en la Universitato de Wittenberg. Li estis amiko de Marteno Lutero kaj asistanto de Melanktono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1515 li ricevis sian diplomon pri Bakalaŭro. En 1519 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Wittenberg, kie Filipo Melanktono instruis la hebrean, la latinan kaj la grekan. Unu el liaj ĉefaj verkoj estas iu Kroniko pri la Dukoj kaj Reĝoj de Bohemio. Li estis konsiderata homo trankvila kaj amikema. En 1521, Georgo Spalatino (1484-1545) lin indikis kiel sukcedanto de Mateo Adriani (1475-1521) -- kiu tute ne havis simpation al Lutero pro religiaj kialoj --[1] en la katedro pri la hebrea, kie Jakob von Jonas (1500-1558) kaj Ambrosius Moibanus (1494-1554) estis liaj lernantoj. Aŭrogalo forte interesiĝis pri la studo de la Aramea lingvo postbiblia, kaj pli malfrue li rekomendis la studon de la Targum[2] al la studentoj pri kristana teologio.

Ekde 1531, iu "Collegium Biblicum"[3] en Wittenberg en la revizio de lia biblia traduko. En la grupo partoprenis ne nur Melanktono kaj Aŭrogalo, sed ankaŭ Caspar Cruciger (1504-1548), Justus Jonas, la maljuna (1493-1555) kaj Johano Bugenhageno (1485-1558).

Krom la ekstrema zorgo rilate al la ekzegezaj demandoj, la kleruloj, devenintoj el pluraj partoj el Germanio, plej multe klopodis por ke la tradukservo povus esti komprenata en pluraj regionoj de Germanio.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johannes Reuchlin and the Campaign to Destroy Jewish Books, David Price.
  2. A Jewish Targum in a Christian World, Alberdina Houtman, E. van Staalduine-Sulman, Hans-Martin Kirn
  3. The Oxford Handbook of Martin Luther's Theology, Robert Kolb,Irene Dingel, L'ubomír Batka, Lubomir Batka