Matiaso Bel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mateo BEL)
Matiaso Bel
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1684 (1684-03-22)
en Banská Bystrica
Morto 29-an de aŭgusto 1749 (1749-08-29) (65-jaraĝa)
en Bratislavo
Religio luteranismo vd
Etno hungaroj vd
Lingvoj latinaslovakahungaragermana vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Profesio
Alia nomo Milownjk Božjho Slowa • Meliboeus • Milownjk Bedliwý • Milownjk Božjch PřiKázánj • Bujdosó Magyarfi vd
Okupo verkistohistoriisto • teologo • pedagogo • poeto • filozofoinstruisto vd
Laborkampo Klerismo vd
Aktiva en Hungara reĝlando vd
Verkado
Verkoj Notitia Hungariae novae historico-geographica vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Matiaso BEL, (latine Matthias Belius germane Matthias Bel hungare Mátyás Bél) naskiĝinta en Ocsova la 24-an de marto 1684 el varia slovaka-hungara familio kaj mortinta en Pozsony la 29-an de aŭgusto 1749 estis slovaka-hungara hungarlandano, geografiisto, tutfakulo, sciencisto, lingvisto, pedagogo, unu el la plej signifaj eŭropaj sciencistoj de la 18-a jarcento, fondinto de moderna patrujscienco en Hungara reĝlando kaj modelo de franca enciklopediisto Diderot.

Li estis ano de pluraj sciencaj societoj kaj akademioj (en Londono, Berlino, Jena kaj Olomouc). Por siaj verkoj li ricevis la oran medalon de la papo Klemento la 12-a kaj imperiestro Karlo la 6-a levis lin en la nobelan rangon. Post siaj studoj en Halle li estis luterana pastro en Besztercebánya, pli poste rektoro de la luterana liceo en Pozsony. Pro sia subteno de la liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a li estis kondamnita al morto, sed en la lasta momento amnestiita. Bel famiĝis per latina patrujscienca enciklopedio pri Hungarujo kaj en ĝi kolektis ankaŭ konojn pri Slovakio. La verkoj pri historiaj-geografiaj konoj pri nova Hungarujo, estas tre valoraj. Kvankam en ĝi li pli atentas la historion de la nobelaj familioj ol tiun de la servutularo, li tamen malkaŝe manifestas sian nacian memkonscion kaj entuziasmiĝas pri la pozitivaj ecoj de sia popolo. Li fariĝis konata per sia laŭdo de la lingvoj ĉeĥa kaj slovaka. Matej Bel reprezentas la transiron de la literatura baroko al la klerismo.

Li verkis nur latine, sed li parolis perfekte germane, hungare kaj slovake, kiujn li taksis egalvaloraj.

Matej Bel La departemento MALGRANDA HONT (fragmento)

Slovakoj, egale kiel la plejparto de Hungaroj, diferencas inter si multe laŭ lingvoj kaj kutimoj. Sed ili ĉiuj estas persistemaj en laboro, kunkreskintaj kun la tero, noblamoraj, senkonsidere pri tio, ĉu ili loĝas en montara regiono aŭ sur ebenaĵo. Tiuj ĉi lastaj ne devas tiom labori, havante pli fekundajn kampojn, kaj male, la unue menciitajn, precipe tiujn, kiuj loĝas en pli malproksimaj montaroj, devigas la naturo okupiĝi pri diversaj lignoprilaboraj laboroj. Tiuj, kiuj loĝas sur platejoj, okupiĝas prefere pri potfarado. Sed kaj la unuaj kaj la aliaj alportadas siajn manufakturaĵojn en la ebenaĵojn por vendi ilin tie. Tiel ĉi ili plejparte gajnas siajn vivrimedojn. Sed cetere ili ĉiuj pro nefekunda tero vivas en mizero kaj malriĉeco. Malgraŭ tio ili tamen estas honestaj kaj egale lertaj kiel diligentaj... Egale kiel Hungaroj, ili edziĝas en plenekfloro de sia juneco. Sed ili havas tute diferencajn kutimojn. Nome Hungaroj alvenigas siajn junedzinojn laŭ malnovaj kutimoj sen grandaj ceremonioj. Slovakoj, tute male, praktikas ĉe tio tiom da diversaj ceremonioj, ke estas malfacile ilin unuope mencii. Unue ili sabate dum krepusko kunvenas kvazaŭ por gastigo; tion oni nomas „kunveni por manĝi kaĉon“. Helpe de du knabinoj estas kunvokataj la samaĝulinoj de la fianĉo. Al la gastigo oni kunvokas ankaŭ la fraŭlojn, kaj ili prizorgas la dancamuzon. Poste ili amuziĝas ĝis malfrua nokto kaj ĉe la disiro esprimas grandan dankon por la honorigo manifestita al ili per la alvoko. La disiro okazas kun laŭta kantado. Kiam venas dimanĉo, okazas la edziĝfesto kun kamparana sento de memestima fieriĝemo laŭ la materiaj eblecoj de la gepatroj. Je fiksita horo oni iras, dancante dumvoje, en la preĝejon, kie la gefianĉoj estas solene geedzigitaj. Poste ĉe la sonoj de violonoj kaj sakfajfiloj oni revenas en la domon, kie okazas la edziĝfesteno. Tie fine oni komencas festeni kaj danci kaj mankas tie nenia speco de vilaĝa amuziĝo, kiun oni nur povas al si imagi. Dum tia gajeco kaj amuzado la edziĝfesteno ofte daŭras eĉ ok tagojn kaj la kostojn ofte pagas la junedzo. Kiam pasis unu-du tagoj en tiaj ĉi amuziĝoj, ĉiuj gefestantoj procesie foriras en la domon de la junedzo, kie oni malfrue vespere alvenigas ankaŭ la junedzinon. Tiun ĉi kutimon oni nomas „enhejmiĝo“. Estas malfacile priskribi, kiom da ululkriado kaj sakfajfado okazas dum tiu ĉi ceremonio. Kaj poste en la domo de la junedzo okazas nova festeno. La sekvan tagon venas edziĝintaj viroj kaj la edziĝintaj virinoj por saluti la junan geedzan paron kaj laŭ ceremoniplena kutimo akceptas ilin inter sin. Tiajn kutimojn havas la ĉi tieaj Slovakoj. La infanojn ili edukas tiel, kiel ili mem vivas. La knabinojn ili severe alkutimigas al la hejmaj kaj la knabojn al la terkulturistaj laboroj. Sed en tia ĉi, kvankam malfacila vivo ili ofte vivas pli longe ol iu alia homo. La mortintojn ili laŭ malnova kutimo entombigas dum laŭta vekriado kaj lamentado de ploristinoj, kiuj laŭ certa melodio kantas en la funebra procesio laŭdojn al la mortinto kaj prikantas sian malfeliĉon, ja eĉ amare riproĉas al si mem la maljustaĵojn kaj ofendojn, per kiuj ili estis pekintaj kontraŭ la mortinto. Dum ili vivas, ili sian amaran vivon dolĉigas al si per diversaj amuziĝoj, precipe la junularo. Tiu ĉi dum Pentekosto elektas sian „reĝon“, kiun ili kronas per simbola krono. La sekvan tagon ili aranĝas dancamuzon. Siajn amuziĝojn ili praktikas en garbejoj sub la kontrolo de iu el la pli aĝaj viroj, kiu zorgas, ke ili amuziĝu dece. Tiu ĉi pliaĝulo estas kvazaŭ la parolisto de la reĝo – li parolas kaj respondas, kiam necese, dum la reĝo mem silentas. Se iu volas alpaŝi al la reĝo por saluti lin, li povas fari tion tiel, ke li manpremas kun la reĝo havante sian propran manon ornamita per floroj. Krom tio, se la reĝo iras danci, li tenas antaŭ si sian „sceptron“ kaj antaŭ kaj post li paŝas po unu junulo. Ekdanconte li forĵetas sian sceptron, kaj se iu el la junuloj ne sukcesas kapti ĝin, la reĝo lin simbole punas per la sceptro. Fine la reĝo sidiĝas al la tablo sur kusenetojn. Tie ĉi zorgeme servas al li la du junuloj kaj aliaj subuloj, kiuj estos al li dispone. Aliaj sidas sur la tegmento kaj afable invitas preterpasantojn al la dancamuzo. Tiom ĉi pri slovakoj vilaĝaj terkulturistoj.

      Tradukis E.V.T.


Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.