Materiala kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En arkeologio oni nomas materia kulturoarkeologia kulturo la aron de objektoj, ujoj, iloj, konstruaĵoj, ktp. kiuj formas la materian medion de ia kulturo.

Por venki la malfacilaĵojn de natura medio, la homoj, ekde pratempoj, kreis multajn ilojn el la naturaj rimedoj. Krom utilajn, homoj kreis ankaŭ belajn aĵojn, kiujn oni konsideras artaj. Tiuj materiaj aferoj signifas la pensmanieron kaj valorojn de ĉiuj kulturoj kaj ĉiuj societoj.