Materiiĝoj en Mantes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Materiiĝoj en Mantes estas libro de Jules Thiébault, lanĉita en unua eldono en 1925, pri okazaĵo en la domo n-ro 23 de la strato Maurepas en Mantes (Seine-et-Oise), Francio.

Ĉiun sabaton, dum sinsekvaj monatoj, je la dudeka kaj duono, en la naŭetaĝa salono de la domo de gesinjoroj Alexandre, aperas propakorpe kun karno kaj ostoj, laŭ natura amplekso, iu fraŭlino mortinta jam de pli ol kvin jaroj, kiu estis ilia unika filino, Madeleine Alexandre. Oni vidas ŝin, oni tuŝas ŝin, oni aŭdas ŝin. Poste, la ĉiusemajnaj aperoj ĉesas dum sama daŭro de unu monato necesa por ke la estigantaj elementoj povu sufiĉe ripozi; poste denove la samaj fenomenoj ripetiĝas kun karakteroj de spontaneo kaj sendependeco.Aliaj spiritoj, krom Madelene, materiiĝis, tiel farante la kunsidoj em Mantes, la plej belaj kaj riĉaj manifestiĝoj de la spiritoj.

El tiuj, kiuj feliĉis partopreni en la kunsidoj, troviĝis Sro. Thièbault, ankaŭ esperantisto. El la notoj de li faritaj li verkis ĉi tiun libron. Li prezentis ankoraŭ observojn pri la spiritoj, kiuj sin prezentis, citante la tagon de liaj elkarniĝoj, kaj ilia faraĵojn kiam enkarnaj. En la raporto, li prezentas al ni inkluzive desegnaĵoj pri la ĉambro, kie okazis la manifestiĝoj. En la lasta ĉapitro, li prezentas per klara kaj objektiva lingvaĵo la sciencajn konkludojn kaj la praktikajn konkludojn.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ni jus ricevis kaj tralegis tiun libreton kiu estas, laŭdiras la aŭtoro, «Kontribuo al la pruvaro pri l’identeco de la spiritoj». En ĝl estas priskribitaj strangegaj fenomenoj okaziptaj kaj, ŝajnas, ankoraŭ okazantaj, de kvaro da jaroj, dum la spiritaj kunvenoj faritaj en la domo de gesinjoroj Alexandre, loĝantaj en la strato Maurepas 23 en Mantes, kaj kies spiritaj geaktoroj estas: unue, ilia ununura filino Madeleine, mortinte 19-jara la 1-an de novembro 1918 kaj kiu sin montras aganta, parolanta, siajn gepatrojn kaj aliajn ĉeestantojn kisanta, jam almenaŭ 100 fojojn, poste, marista komandato Campana kiu, de el al alia mondo, direktas la kunvenojn kvankam li mortis la 11-an de Aprilo 1911-a; Jozefino, la unua edzino de l’ mediumo Blaise, ortinta la 1-an de februaro 1920,; kaj ekster ili diversaj «ektoplasmoj» inter kiuj la mano de egipia Kuracisto vivinta antaŭ 30 jarcentoj proksime je l’ piramidoj. Mi neK jesos nek neos la rakontitajn aventurojn kiuj, ĉe legado, donas... «kokinhaŭton» kaj supozigas ke ia grimacanta fantomo staras malice vin rigardanta malantaŭ via dorso! Sed mi konstatas ke tiu broŝuro devas esti allogegaĵo por spiritistoj kaj kun pli granda plezuro ankoraŭ, mi konstatas ke ĝia Esperanta parto estas tute korekta laŭ Zamenhofa gramatiko, stilo kaj... spirito: kelkaj litereraretoj ne forigas tiun agrablan impreson. Mi diris «ĝia Esperanta parto», ĉar la broŝuro estas eldonita dulingve laŭ la plano iam rekomendita de komandanto Lemaire: sur la maldekstraj paĝoj staras la nacilingva teksto de l'aŭtoro kiu ĉitie estas la franca; sur la dekstraj paĝoj, la Esperanta teksto. La portreto de la tri geaktoroj spiritaj kaj de S-ino Alexandre ornamas la libreton. Dua, nur franclingva broŝuro plenigas la dulingvan. Mi supozas ke ambaŭ estas havebloj ĉe la aŭtoro kiu loĝas en Carignan (Ardennes), Francujo. 
— L. COGEN.Belga esperantisto n144 (feb 1927)