Matilde Serao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Matilde Serao

Matilde SERAO (Patraso, 7-an de marto 1856,Napolo, 25-an de julio 1927) estis itala verkistino kaj ĵurnalistino.[1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infana aĝo[redakti | redakti fonton]

La domo kie naskiĝis Matilde Serao en Patraso.

Matilde Serao estis filino de la napola advokato  Francesco Serao, ekzilita pro politikaj kialoj, kaj lia greka edzino Παυλίνα Βορέλι (Paŭlina Boreli, ofte skribita Paolina Borely).[1]

En 1860 Francisko la 2-a, reĝo de la Reĝlando de la du Sicilioj, estis trudita fuĝi el Napolo, kaj la 15-an de aŭgusto la advokato Serao revenis rapide kun sia familio al Napolo.[1] Matilde Serao estis tiam 4-jara.

Matilde komencis labori tre juna, ĉe la ŝtataj Telegrafoj; tamen ŝi havis grandan emon verki kaj komencis baldaŭ kun etaj artikoloj kaj noveletoj por la Giornale di Napoli ("Ĵurnalo de Napolo").

Verkistino[redakti | redakti fonton]

Kiam ŝi estis 22-jara, Matilde Serao sendis sian unuan veran novelon, Opale ("Opalo"), al la Corriere del Mattino. En 1882 ŝi iris al Romo, kie ŝi publikigis la postan jaron (1883) la libron Fantasia ("Fantazio"), kiu alportis al ŝi famon, kvankam estis ankaŭ malbonaj juĝoj pri ĝi.

Matilde Serao en 1890

La 28-an de februaro 1885 Matilde Serao edzigis Edoardo Scarfoglio, kiu ankaŭ estis ĵurnalisto kaj verkisto. Ŝi naskis kvar filojn, ĉiujn virajn: Antonio, Carlo, Paolo kaj Michele; malgraŭ la gravedecoj, ŝi ĉiam laboris aktive, verkante plurajn romanojn.

Kune, la geedzoj fondis en 1885 ĉiutagan ĵurnalon nomatan Corriere di Roma. La ĵurnalo, tamen, malgraŭ ilia klopodoj, ne havis sukceson kaj, post kelkaj jaroj, ĝi estis plena je ŝuldoj.

Reveno al Napolo[redakti | redakti fonton]

Bonŝance, ili konatiĝis kun bankisto el Livorno, loĝanta tamen en Napolo, Matteo Schilizzi (elp. Skilici), kiu posedis ĉiutagan ĵurnalon en tiu urbo, la Corriere del Mattino. Li proponis al Edoardo kaj Matilde reveni al Napolo kaj labori en sia ĵurnalo.

Schilizzi ankaŭ pagis la ŝuldojn de Corriere di Roma kaj unuigis ĝi kun la Corriere del Mattino, kreante la Corriere di Napoli, kies unua numero aperis la 1-an de januaro 1888. Matilde Serao invitis famajn beletristojn kunlabori kun la nova ĵurnalo, inter ili Giosuè Carducci kaj Gabriele D'Annunzio.

En 1891 Edoardo Scarfoglio kaj Matilde Serao vendis ilian parton en la Corriere di Napoli kaj fondis novan ĵurnalon, nomatan Il Mattino ("La Mateno"), kies unua numero aperis la 16-an de marto 1892.

La separo[redakti | redakti fonton]

Bedaŭrinde Edoardo perfidis la edzinon kun teatra kantistino Gabrielle Bessard, kiu naskis al li filineton. Edoardo tamen rifuzis lasi sian edzinon. La 29-an de aŭgusto 1894 Gabrielle Bessard portis la filinon ĉe la pordon de la domo de Edoardo kaj Matilde kaj pafis al si tie (ŝi mortis tamen nur post kelkaj tagoj en malsanulejo).

Matilde pardonis la edzon sed ilia unuiĝo daŭris nur malmultajn jarojn plu. En 1900 ili disiĝis definitive. Ĉirkaŭ samtempe ŝi interrompis sian kunlaboron kun Il Mattino.

En 1903 alia ĵurnalisto eniris la vivon de Matilde: Giuseppe Natale. Kun li ŝi fondis novan ĵurnalon nomatan Il Giorno ("La Tago"). Matilde ankaŭ naskis al li filinon, nomatan Eleonora.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1917, dum la Unua Mondmilito, Edoardo Scarfoglio mortis kaj Matilde edzigis Giuseppe Natale. Kiam li ankaŭ mortis, ŝi restis sola, daŭre laborante kaj verkante.

Matilde Serao mortis en Napolo en 1927 pro infarkto kiu trafis ŝin dum ŝi sidis verkante.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 itale Serào, Matilde, in Treccani.it – Enciclopedie on line, Istituto dell'Enciclopedia Italiana, 15 marzo 2011.