Matilla de los Caños

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matilla de los Caños
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47114
Demografio
Loĝantaro 103  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 4° 58′ U (mapo)41.546111111111-4.9697222222222Koordinatoj: 41° 33′ N, 4° 58′ U (mapo) [+]
Alto 746 m [+]
Areo 12,28 km² (1 228 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Matilla de los Caños (Provinco Valadolido)
Matilla de los Caños (Provinco Valadolido)
DEC
Matilla de los Caños
Matilla de los Caños
Situo de Matilla de los Caños
Matilla de los Caños (Hispanio)
Matilla de los Caños (Hispanio)
DEC
Matilla de los Caños
Matilla de los Caños
Situo de Matilla de los Caños

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matilla de los Caños [+]
vdr

Matilla de los Caños [maTIlja delosKAnjos] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. Matilla de los Caños estas komprenebla etimologie kiel Arbareto de la Apudfluejoj. En la najbara Provinco Salamanko estas preskaŭsamnoma loĝloko Matilla de los Caños del Río.

Matilla de los Caños en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 94 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 30 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝia municipa teritorio estas ebena.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]