Matrimandiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Matrimandiro, kupolo de Aŭrourbo, dum konstruo

La Matrimandiro troviĝas en la centro de Aŭrourbo. Ĝi estas grandega meditadejo kun blankmarmoraj muroj enhavante la (supozite) plej grandan kristalglobon de la mondo (70 cm de diametro) lumigita de la sunradioj danke al spegulsistemo instalita sur la tegmento. De ekstere la matrimandiro similas oran globon. La origina projekto volis 4 kampojn (internacia, kultura, industria, loĝa) sternitaj stelforme ĉirkaŭ la matrimandiro sur 25 km2 (nuntempe 10 km2 estas realigitaj).