Saltu al enhavo

Matrimonio all'italiana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matrimonio all'italiana
filmo
Originala titolo Matrimonio all'italiana
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1964
Ĝenro romantika komedio, drama filmo
Kameraado Roberto Gerardi
Reĝisoro(j) Vittorio De Sica
Produktisto(j) Carlo Ponti
Scenaro Renato Castellani • Tonino Guerra • Leonardo Benvenuti • Piero De Bernardi • Eduardo De Filippo
Loko de rakonto Napolo
Muziko de Armando Trovaioli
Rolantoj Sophia Loren • Marcello Mastroianni • Aldo Puglisi • Tecla Scarano • Marilù Tolo • Enzo Aita • Carlo Pennetti
Honorigoj David di Donatello for Best Actor • David di Donatello for Best Director
IMDb
vdr

Geedzeco italstila (en itala origine Matrimonio all'italiana) estas la 23a filmo de Vittorio De Sica, kandidata al Oskar-premio en 1964, bazita sur la teatraĵo Filomena Marturano, de Eduardo De Filippo. Ĝi estas la dua el la tri filmoj reĝisoritaj de De Sica kiu havas kiel ĉefaktoroj la sukcean filmoparon formitan de Sophia Loren kaj Marcello Mastroianni.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dum la Dua Mondmilito, en Napolo, Filumena Marturano (Sophia Loren) ne trovas vivteneblon, kaj tial ŝi laboras en bordelo, kaj tie ŝi konas friponulon Domenico Soriano (Marcello Mastroianni), kiu portas ŝin vivi kun li. Fakte, Filumena trovas sian vivon reduktita al la rolo de servistino de la patrino de Domenico kiu estas en stato vegetaleca kaj de dommastrino. Krome ŝi devas okupiĝi de la restoraci-vendejo de Domenico, dum tiu libera de ajna devo, pasigas sian tempon vojaĝante. Post 22 jaroj de tia malkontentiga vivo, Filumena sub malsaniĝas kaj restas al ŝi nur kelkaj horoj de vivo. Por trankviligi sian konscion, Domenico akceptas, je peto de pastro, edzinigi ŝin in articulo mortis (tuj antaŭmorte). Sed tuj post la geedzigo, la edzino subit ellitiĝas montrante sian trompon, Ŝi informas al Domenico, ke ŝi havas tri filojn, el kiuj unu estas de li, sed ne precizigante kiun el ili. La geedziĝo estas nuligita kaj Filumena forira el la domo. Malsukcese klopodinta malkovri tiun kiu estas lia filo kaj, finfine, konstatinte, ke li vere amas Filumena, Domenico edzinigas ŝin. Nur la nuptotagon li malkovras, ke li estas fakte la patro de la tri ŝiaj filoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Sophia Loren: Filumena Marturano
  • Marcello Mastroianni: Domenico Soriano
  • Aldo Puglisi: Alfredo
  • Tecla Scarano: Rosalia
  • Marilù Tolo: Diana
  • Gianni Ridolfi: Umberto

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]