Matsuo Basho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Matsuo Basho
Statuo de Bashō en Ogaki Gifu
Statuo de Bashō en Ogaki Gifu
Persona informo
Naskiĝis Matsuo Kinsaku
la 12-an de oktobro 1644(nun 1644-10-12)
en Ueno
Mortis la 28-an de novembro 1694 (50-jara)
en Osako
Pseŭdonimo Basho
Munefusa
Tosei
Sobo
Profesio Poeto
Nacieco Japana
Alma mater Oku no Hosomichi
Aktivaj jaroj 1664 - 1694
Ĝenroj Hajkaj no renga
Hajko
v  d  r
Information icon.svg

MATSUO Bashō (Hepburn, japane 松尾 芭蕉 [MACŭo baŜO]; Kunrei: MATUO Basyo, naskiĝis la 12-an de oktobro 1644[1], kaj mortis la 28-an de novembro 1694[2] en Osako) estas japana poeto en Edo-epoko. Li nun estas ĝenerale rekonata kiel pinta reprezentanto de la hajko, kvankam dum sia vivo li estis konata kiel poeto de hajkaj no renga (duon-komikaj ligitaj versoj kutime verkita de grupo de poetoj). (Nur en la 19-a jarcento la enkonduka strofo de renga, japane nomita hokku (hokko) evoluis al sendependa poem-formo, nomata hajkaj. La poeto Ŝiki (Shiki) el la Mejĵi-periodo unue nomis ĝin "hajko".)

Li naskiĝis en Iga-provinco, en Ueno, en Akasaka-ĉo (nune Mie-prefektujo, en Iga, Uenoakasaka-ĉo). Kiel dua filo, li naskiĝis al patro MATSUO Yozaemon kaj patrino Ume.

Li estis nomata "Kinsaku" en infanaj jaroj. Unue li uzis hajkistan nomon Sobo "宗房" poste Tosei "桃青". Fine li adoptis nomon Munefusa "宗房". Lia fama hajkista nomo Basho 芭蕉 devenis el nomo de sia hejmo "芭蕉庵" (esperante 'bananuja kabano').

Li ekservis sub Kazue Yoshitada kaj studis hajkon kun Yoshitada sub hajkisto Kitamura Kigin. En 1666 Yoshitada mortis, kaj li decidis deiri la hejmon. En 1675, li iris al Edo (nune Tokio) kaj li laboris en konstruado de la Kanda-kanalo. En 1678 li iĝis hajkestro, iom vojaĝis kaj verkis vojaĝnotojn. En 1689 li ekigis longan vojaĝon kun disĉiplo Kawai Sora. Sora rezignis duonvoje, ĉar la vojaĝo estis tro malmilda. Basho dokumentis pri la vojaĝo en fama verko la Oku no Hosomichi. En 1691 Basho revenis Edon. En 1694 li mortis en Osako dum la lasta vojaĝo.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Li Bai deklamanta, de Liang Kai (13-a jarcento); komenca pseŭdonimo de Macuo Baŝo omaĝis la nomon de Li Po.

"Matsuo Bashō" estis la poeta pseŭdonimo de la poeto. "Matsuo" estis lia familia nomo, sed oni kutime nomas lin simple "Bashō". Kiel infano li nomiĝis Kinsaku, kiel adoleskinto Munefusa. Dum sia vivo li alprenis aron da pseŭdonimoj. Lia frua pseŭdonimo Tosei signifas "nematura persiko" aŭ "blua persiko" kaj estas omaĝo al la ĉina poeto Li Po, kies nomo signifas "blanka pruno". La nomon Bashō, kiu signifas "bananujo", li prenis de arbo, kiun donis al li disĉiplo kaj plantis proksime de sia kabano. Laŭdire la klimato estis malsufiĉe varma por kreskigi bananojn, kaj li intencis per la pseŭdonimo elvoki la imagon de senutila poeto aŭ almenaŭ ŝaton de senutilaĵoj.

Aliaj latinliteraj formoj por Bashō maloftas, sed ekzistas la formoj "Matuo Basyou" laŭ Nihon-shiki kaj "Matuwo Baseu", kiu pli proksimas al la ortografio uzata dum lia epoko. Esperante estus Macuo Baŝo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La gubernio Mie en Japanio, kie naskiĝis Macuo Baŝo.
Bashō fare de Hokusai.

Li naskiĝis en Ueno en provinco Iga de Gubernio Mie, proksime de Kioto, kiel filo de malaltranga kavaliro (samurajo). Komence li servis al loka nobelo, Todo Yoshidata, nur du jarojn pli aĝa ol li. Ambaŭ plezure verkis hajkojn; la unua konata verko de Bashō datiĝas el 1662. En 1664 liaj unuaj poemoj estis publikigitaj en Kioto. Ĉirkaŭ tiu tempo li alprenis la samurajan nomon Munefusa. En 1666 lia estro mortis, kaj li preferis foriri ol servi alian estron. (Lia patro estis mortinta en 1656.)

Oni supozas, ke li vivis en Kioto almenaŭ dum parto de la sekvaj ses jaroj; dum tiu tempo li igis publikigi poemojn en pluraj antologioj. En 1672 li iris al Edo (nun Tokio). Verkante plu li estis en 1676 agnoskita kiel majstro de hajkaj, publikigis amuzajn kajerojn kaj juĝis poeziajn konkursojn. Li kolektis aron da disĉiploj, kiuj en vintro 1680 konstruis por li la unuan Bashō-kabanon.

Spite sian sukceson, Bashō vivis malkontenta kaj sola. Li ekpraktikis Zenan meditadon, sed ŝajne tio ne trankviligis sian menson.[3] Vintre de 1682 lia kabano incendiiĝis, kaj tuj poste, komence de 1683, lia patrino mortiĝis. Li poste veturis al Jamura, por loĝis ĉe amiko. Vintre de 1683 liaj disĉiploj donis al li duan kabanon en Edo, sed lia mensostato ne pliboniĝis. En 1684 lia disĉiplo Takarai Kikaku publikigis kompilaĵon el li kaj el aliaj poetoj, Sekaj maronoj (虚栗 Minashiguri?).[4] Poste tiun jaron li lasis Edo-n por la unua el kvar grandaj vagadveturoj.[5]

Bashō veturis sole, for el uzitegaj padoj, tio estas, ĉe la Edo Kvin Vojoj, kio en mezepoka Japanio estis konsideritaj kiel ege danĝeraj; kaj, dekomence Bashō esperis simple mortiĝi en la mezo de nenio aŭ esti mortigita fare de banditoj. Tamen, dum lia veturo progresis, lia sanstato pliboniĝis, kaj li iĝis trankviliĝinta survoje. Bashō faris multajn amikojn kaj gŭis la ŝanĝantan pejzaĝon kaj la sezonojn.[6] Liaj poeziaĵoj malpli enenrigardaj kaj pli okulfrapaj dum li observis la mondon ĉirkaŭ li:

uma wo sae / nagamuru yuki no / ashita kana
eĉ ĉevalo / haltigas miajn okulojn sur tiu / neĝan matenon [1684]

Tiu veturo portis lin el Edo al Monto Fuĝi, Ueno, kaj Kioto.[7] Li trafis kelkajn poetojn kiuj nomigis sin mem liaj disĉiploj kaj deziris liajn konsilojn; li konsilis ilin malatenti la tiutempan stilon Edo kaj eĉ sian propran Sekaj maronoj, dirante ke ĝi enhavas "multajn versojn kiuj ne meritas studadon."[8] Bashō revenis al Edo en la somero de 1685, dum survoje pluverkis pliajn hokku kaj komentojn pri sia vivo:

toshi kurenu / kasa kite waraji / hakinagara
alia jaro pasis / ombro de veturanto sur mia kapo, / pajlaj sandaloj ĉe miaj piedoj [1685]

Kiam Bashō revenis al Edo li feliĉe pluigis sian laboron kiel instruisto de poezio ĉe sia kabano bashō, kvankam private li jam estis faranta planojn por alia veturado.[9] La poeziaĵoj el lia veturo estis publikigitaj kiel Rakonto de Ekspono al la Kampoj (野ざらし紀行 Nozarashi kikō?). Komence de 1686 li komponis unu el siaj plej bone memoritaj hajkoj:

furu ike ya / kawazu tobikomu / mizu no oto
L' olda lageto / Malgranda rano ensaltas / La plaŭdado de l'akvo [1686]

Historiistoj kredas ke tiu poemo tujege iĝis fama: en Aprilo, la poetoj de Edo ariĝis ĉe la kabano bashō por haikai no renga nome kolektiva reago al la temo de ranoj kio ŝajne estis omaĝo al la hokku de Bashō', kiu estis lokita ĉe la pinto de la kompilaĵo.[10] Bashō restis en Edo, pluinstruante kaj gastigante konkurencojn, kun ekskurso en la aŭtuno de 1687 kiam li veturis tra kampare por la tradicia kontemplado de la plena luno nome cukimi, kaj pli longa veturado en 1688 kiam li revenis en Ueno por celebri la Japanan Lunan Novjaron. Hejme en Edo, Bashō foje iĝis malfermema: li alternis inter forpelado de vizitantoj el sia kabano kaj aprezadi ties kompanadon.[11] Samtempe, li ĝuis sian vivon kaj havis sutilan senton de humoro, kiel aperas en sia hokku:

iza saraba / yukimi ni korobu / tokoromade
nune tiele, ni eliru / ĝui la neĝon... ĝis / mi dormos kaj faloj! [1688]

Oku no Hosomiĉi[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Oku no Hosomichi.

Oku no Hosomichi (esperante Mallarĝa Vojo al la InternoStreta vojo al fora interno) estas la ĉefverko de Matsuo Basho. Ĝi estas hajbuno, t.e. miksita formo de prozo kaj hajko. La verko poezie rakontas vojaĝon de Basho kaj lia amiko Sora al vizitindaj lokoj en norda Honŝu -- ofte lokoj menciitaj en pli fruaj japanaj poemoj. Kvankam la vojaĝo okazis en 1689, la verko ne aperis ĝis 1694, kelkaj monatoj antaŭ la morto de la aŭtoro. Do la verko ne estas kruda taglibro sed polurita verko de majstro je la zenito de lia povo.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Aĝante 50 jarojn, Bashō lastfoje forlasis Kioton en somero de 1694 kaj post tempo en Ueno kaj Kioto iris al Osako. Tie li mortis pro stomaka malsano, verkinte sian lastan hajkon:

Malsanvojaĝe
vagadas mia sonĝo
sur velka marĉo.

Verko[redakti | redakti fonton]

Kobayashi Issa, inter multaj aliaj, estis inspirita de Matsuo Basho.
Masaoka Shiki estis alia japana poeto inspirita de Matsuo Basho.

Estis Bashō, kiu levis la hajkon de komika verso, ofte verkita por amuzo, al serioza formo, plenigita per la spirito de Zen-budhismo. Multaj el liaj hajkoj fakte estis la unua strofo (5-7-5-silabaj) de pli longa renko (de kelkaj kritikantoj konsiderataj liaj plej bonaj verkoj), ne memstaraj verkoj, sed ili estis kolektitaj kaj publikigitaj sendepende multajn fojojn kaj forte inspiris postajn verkistojn, ekzemple Kobayashi Issa kaj Masaoka Shiki.

Unu el la plej famaj hajkoj atribuitaj al li (Matsushimaya Aa Matsushimaya Matsushimaya, kiu gloras la senvortan belon de golfo Macuŝima) vere estis verkita de poeto el la malfrua Edo-periodo, nome Tawarabo.

Bashō preferis verki je la 12-a tago de la 10-a monato laŭ la luna kalendaro. Lia preferata kigo (poezia sezon-vorto) estis Shigure (時雨), malvarma aŭtuna pluvo.

Bashō multe kaj longe vojaĝis en sia vivo; multaj el liaj verkoj spegulas la spertojn de liaj vojaĝoj. Lia libro Oku no Hosomichi (奥の細道, malvasta vojo tra fora nordo), verkita en 1694 kaj vaste konsiderata lia plej bona, estas ekzemplo pri tio; prozaj priskriboj de la pejzaĝoj alternas kun hajkoj, kiuj pintigis lian famon.

La plej multe citita hajko de Bashō tekstas jene:

L' olda lageto
Malgranda rano ensaltas

La plaŭdado de l'akvo

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kai Ōi (La konkoludo) (1672)
  • Edo Sangin (江戸三吟?) (1678)
  • Inaka no Kuawase (田舎之句合?) (1680)
  • Tōsei Montei Dokugin Nijū Kasen (桃青門弟独吟廿歌仙?) (1680)
  • Tokiwaya no Kuawase (常盤屋句合?) (1680)
  • Minashiguri (虚栗? "Seka marono") (1683 aŭ 1684)
  • Nozarashi Kikō (Rakonto de vetereksponita skeleto) (1684)
  • Fuyu no Hi (Vintraj tagoj) (1684)*
  • Haru no Hi (Printempaj tagoj) (1686)*
  • Kawazu Awase (Rankonkurenco) (1686)
  • Kashima Kikō (Vizito al Kaŝima Templo) (1687)
  • Oi no Kobumi, aŭ Utatsu Kikō (Rakonto de veturportita sako) (1688)
  • Sarashina Kikō (Vizito al Saraŝina Vilaĝo) (1688)
  • Arano (Dezerto) (1689)*
  • Hisago (Kukurbo) (1690)*
  • Sarumino (猿蓑? "Mantelo de simio") (1691)*
  • Saga Nikki (Saga Taglibro) (1691)
  • Bashō no Utsusu Kotoba (Transplantante Bananujon) (1691)
  • Heikan no Setsu (Izole) (1692)
  • Fukagawa Shū (Fukagaŭa Antologio)
  • Sumidawara (Karbosako) (1694)*
  • Betsuzashiki (La aparta ĉambro) (1694)
  • Oku no Hosomichi (Mallarĝa ŝoseo al interno) (1694)[12]
  • Zoku Sarumino (Mantelo de simio, sekvita) (1698)*
* Ties titolo indikas ĝin kiel unu el la Sep Ĉefaj Antologioj de Bashō (Bashō Shichibu Shū)[13]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 21-a jaro de Kan'ei
  2. 12-a de oktobro 7-a jaro de Genroku
  3. Ueda 1982, p. 25.
  4. Kokusai 1948, p. 247
  5. Ueda 1992, p. 95.
  6. Ueda 1982, p. 26.
  7. Ekzemploj de hajkoj de Basho verkitaj ĉe Tokaido, kun kolekto de portretoj de la poeto kaj bildoj el Utagawa Hiroshige, estas inkludataj en: Forbes and Henley, 2014.
  8. Ueda 1992, p. 122
  9. Ueda 1982, p. 29
  10. Ueda 1992, p. 138
  11. Ueda 1992, p. 145
  12. Kokusai 1948, pp. 248-9
  13. Yuasa 1966, pp 30-48

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carter, Steven (1997). "On a Bare Branch: Bashō and the Haikai Profession". Journal of the American Oriental Society 117 (1): 57–69. doi:10.2307/605622. http://www.jstor.org/sici?sici=0003-0279(199701%2F03)117%3A1%3C57%3AOABBBA%3E2.0.CO%3B2-%23.
  • Lawlor, William (2005). Beat Culture: Lifestyles, Icons, and Impact. Santa Barbara: ABC-CLIO. ISBN 978-1-85109-405-9.
  • 岡村 健三 (Kenzō Okamura) (1956). 芭蕉と寿貞尼 (Bashō to Jutei-ni). Ōsaka: 芭蕉俳句会 (Basho Haiku Kai).
  • Shirane, Haruo (1998). Traces of Dreams: Landscape, Cultural Memory, and the Poetry of Basho. Stanford, CA: Stanford University Press. ISBN 0-8047-3099-7.
  • Ueda, Makoto (1982). The Master Haiku Poet, Matsuo Bashō. Tokyo: Kodansha International. ISBN 0-87011-553-7.
  • Ueda, Makoto (1970). Matsuo Bashō. Tokyo: Twayne Publishers.
  • Ueda, Makoto (1992). Bashō and His Interpreters: Selected Hokku with Commentary. Stanford, CA: Stanford University Press. ISBN 0-8047-1916-0.
  • Takarai, Kikaku (2006). An Account of Our Master Basho's Last Days, translated by Nobuyuki Yuasa in Springtime in Edo. Hiroshima, Keisuisha. ISBN 4-87440-920-2
  • Kokusai Bunka Shinkōkai (国際文化振興会) (1948). Introduction to Classic Japanese Literature. Tokyo: Kokusai Bunka Shinkōkai.
  • Matsuo, Bashō (1966). "The narrow road to the Deep North", translated by Nobuyuki Yuasa. Harmondsworth, Penguin. ISBN 0-14-044185-9

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]