Matsushita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nishi-Kadoma-Fabriko de Matsushita

Matsushita Electric Industrial Co., Ltd. (japane: 松下電器産業株式会社, Hepburn-Transskribo: Matsushita Denki Sangyō Kabushiki-gaisha; [macuŝita denki sangjō kabuŝiki gaiŝa]) estas granda japana kompanio. Ĝiaj ĉefaj produktoj estas hejmaj elektronikaĵoj, ĉefe komerciigitaj de la varomarkoj Panasonic, National kaj Technics. Ĝia ĉefa sidejo troviĝas en Kadoma, la Osaka Prefektujo, Japanio. La iniciatinto de la kompanio estas Matsushita Konosuke.

Je la 10-a de januaro 2008, Matsushita publikigis ke la kompania nomo Matsushita ŝanĝiĝos al Panasonic je 1-a de oktobro 2008, kaj ĉiuj produktoj iam vendataj sub la nomo Matsushita, National kaj Technics portos la nomon Panasonic ĝis fino de 2009.

Filioj

Eksteraj ligiloj