Linthal GL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Matt (Linthal))
Linthal
Blazono de Linthal
Linthal
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Sudo
Koordinatoj  46° 56′ 7″ N 8° 59′ 51″ O / 46.93528 °N, 8.99750 °O / 46.93528; 8.99750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1041
Areo 131,24 km²
Alteco 662 m super marnivelo
Poŝtkodo 8783
Mapo de Linthal
vdr

Linthal estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 1041 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Linthal estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lithal situas en la supra parto de la Glarusa Valo, kiun trafluas la rivero Linth. Unu el la fontoj de Linth estas la Biferten-Glaĉero, ĉe la suda flanko de la monto Tödi, kies pinto Piz Russeio kun alteco de 3614 m s.m. estas la plej alta punkto de la kantono. Sur la teritorio de la komunumo situas la baraĵlagoj Lago de Mutt kaj Lago de Limmeren, kies elektroproduktado krom la turismo estas la plej grava enspezofonto de la komunumo. La komunumo konsistas el la partoj Ausen, Dorf, Ennetlinth kaj Matt.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo[redakti | redakti fonton]

Linthal limis en nordnorokcidento al Muotathal (SZ), en nordo al Braunwald, en nordnordoriento al Rüti, en nordoriento al Betschwanden, en oriento al Elm, en orientsudoriento al Andiast (GR), en sudoriento al Vuorco (GR), en sudsudoriento al Brejlo (GR), en sudo al Trun (GR), en sudsudokcidento al Sumvitg (GR), en sudokcidento al Disentis (GR), en okcidento al Silenen (UR), kaj en nordokcidento al la eksklavo Urnerboden de la komunumo Spiringen (UR).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Linthal estas la komenca haltejo de la linio de la iama Svisa Nordorienta Fervojo tra Glaruso, Uznach al Rapperswil, kiun hodiaŭ funkcias la Svisaj Federaciaj Fervojoj. De Linthal funikularo kondukas al la turisma loko Braunwald.

Tra Linthal pasas la kantona ĉefvojo nr-o 17, kiu de Glaruso trans Klausen-Pasejo kondukas al Altdorf. En Linthal komenciĝas la orienta ramplo al Klausen-Pasejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Linthal datiĝas el la jaro 1289 kiel Lintal.[1]

La vilaĝo Ennetlinth ŝananĝis en la jaro 1836 sian apartenon de la komunumo Rüti al Linthal.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]