Matteo Plateario
Matthaeus Platearius la Maljuna (1100–1161) | ||
---|---|---|
Itala kuracisto, devenanto el la "Primedicina Altlernejo de Salerno", ankaŭ konata kiel Arĉimateo, Mateo Platearo estis aŭtoro de "La Libro pri Simplaj Medicinaĵoj", kiu estis longatempe uzata kiel prototipo de la modernaj farmakopeoj.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | antaŭ ol 1090 en Salerno, Italio | |
Morto | 1161 en Salerno, Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Alma mater | Universitato de Salerno | |
Familio | ||
Patro | Giovanni Plateario il Vecchio (en) vd | |
Patrino | Trotula vd | |
Gefratoj | Giovanni Plateario il Giovane (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto botanikisto verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Livre des simples médecines vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Matthaeus Platearius la Maljuna (ĉ. 1100-1161) estis itala anatomo kaj kuracisto, aŭtoro de sennombraj verkoj pri botaniko, medicinaĵoj kaj kemiaj drogoj, kelkaj el ili uzitaj kiel referenco en universitatoj kaj sciencaj rondoj.[1] Li estis filo de la itala kuracistino Trotula de Salerno ankaŭ konata kiel Trotula de Ruĝero, kaj ŝia edzo Johannes Platearius la Maljuna (floris 1090-1120).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li ankaŭ estis frato de Giovanni Plateario la Juna (1090-1120), aŭtoro de la verko "Practica brevis".[2] La germana botanikisto kaj historiisto Ernst Heinrich Friedrich Meyer (1791-1858) rigardis lian verkon "Circa Instans" kiel simila al tiuj de Plinio kaj Dioskorido, dum la belgodevena kemiisto kaj historiisto George Sarton (1884-1956) kreis ĝin esti "De materia medica" (verkita de Dioskorido) plibonigita.
Matthaeus Platearius diplomiĝis en la "Primedicina Altlernejo de Salerno", kie li profesoris pri medicino kaj botaniko. La historiisto pri medicino Salvatore de Renzi (1800-1872), identigas iun Arĉimateon, konatan pro sia "Practica Archimathei" al Matthaeus Platearius la Maljuna, konata per la menciaĵoj faritaj de Matteo Plateario la Juna (lia filo) kaj Giovanni Plateario la Juna (lia frato kaj aŭtoro de la "Practica brevis"). La figuro de ĉi-kuracisto apartenas al unu el la plej brilaj periodoj de la "Medicina Altlernejo de Salerno", kaj ligiĝas al sennombraj verkoj, kiu permesis al De Renzi dokumenti la ekzistadon de tre bone strukturita aktiveco pri instruado ĉe la komenco de la 12-a jarcento.
Li estis unu el la kvar Majstroj ("Quattuor magistri") al kiuj oni devas prilabori gravan antologion rilate al la plej notindaj kirurgiaj konadoj en la Lernejo de Salerno, ankaŭ konataj kiel "La Piloloj de la Kvar Majstroj" ("Le Pillole dei Quattro maestri"). Lia nomo, laŭ Charles Victor Daremberg (1817-1872) ligiĝas ankaŭ al la verko "De medicinee medici secundum Archimatheum", same publikigita en la "Collectio Salernitana".
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Iatrica, seu, Praxis medendi ("La praktiko de la kuracado") 1681, William Salmon
- Liber De semplici medicina ("Pri la simpla medicino") Traktaĵo pri simplaj drogoj kaj medikamentoj, 1512
- Practica brevis, Ferrara, 1488[3]
- Liber iste seu Glossae Platearii i.e. commentarium super Antidotarium Nicolai, komponita inter 1160 kaj 1200[4] sed presita nur en 1471 [5] Ĉi-verko estis deviga por medicinaj studentoj de la Universitato de Parizo inter 1270-74.[6]
- Regulae urinae[7]
- Circa Instans ĉ. 1100[8]
- Practica Jo. Serapionis. Index operum in hoc volumine contentorum Kune kun Johannes Serapion, Galeno de Pergamo 1525
- Dispensarivm Magistri Nicolai praepositi ad aromatarios 1524, kune kun Nicolaus Praepositus kaj Michael de Capella
- Nicolai medicorum expertissimi Antidotarium pravuum 1527
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- A Source Book in Medieval Science
- WorldCat Identities
- A History of Medicine: Medieval medicine
- The Art of Medicine: Medical Teaching at the University of Paris, 1250-1400
- Contraception and Abortion from the Ancient World to the Renaissance
- An Illustrated History of the Herbals
- The Western Herbal Tradition
- Medicine: The Definitive Illustrated History
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Roĝero de Parma (1140-1195)
- Muhammad al-Idrisi (1100-1165)
- Gilles de Corbeil (1140-1224)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ An Illustrated History of the Herbals
- ↑ Anglo-Norman Medicine: Roger Frugard's Chirurgia, The Practica brevis of ...
- ↑ Anglo-Norman Medicine: Roger Frugard's Chirurgia
- ↑ Poison, Medicine, and Disease in Late Medieval and Early Modern Europe
- ↑ Visualizing Medieval Medicine and Natural History, 1200–1550
- ↑ Medieval Science, Technology, and Medicine: An Encyclopedia
- ↑ Enzyklopädie Medizingeschichte
- ↑ Le viandier de Guillaume Tirel dit Taillevent