Matteo Renzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Matteo Renzi
Matteo Renzi

ĉefministro de Italio
En funkcio:
februaro 2014 – decembro 2016
Antaŭulo Enrico Letta
Sekvanto Paolo Gentiloni

Naskiĝo la  11-an de januaro 1975(nun 1975-01-11)
en Florenco
Politika partio Demokrata Partio de Italio
Edz(in)o Agnese Landini
v  d  r
Information icon.svg

Matteo Renzi (naskiĝinta la  11-an de januaro 1975(nun 1975-01-11) en Florenco, do nun 43-aĝa) estas itala politikisto. Li estas membro de la Demokrata Partio de Italio. La 17-an de februaro 2014 li oficiale fariĝis la nova ĉefministro de Italio, sekve de Enrico Letta

La antaŭajn kvin jarojn de 2009 ĝis 2014 li funkciis kiel urbestro de sia hejmurbo Florenco, kaj ankoraŭ kvin pli fruajn jarojn, de 2004 ĝis 2009, estis prezidanto de la provinco Florenco, kiu ekde 2015 nomiĝas metropola urbo Florenco.