Matthäus Fingerlos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Matthäus FINGERLOS (naskiĝinta la 6-an de septembro 1748 en Unternberg-Flatschach, mortinta la 11-an de decembro 1817 en Salcburgo) estis aŭstra teologo romkatolika.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kamparano li frekventis ekde 1761 la gimnazion de la benediktanoj de Salcburgo. Salcburge li ekstudis en 1767 filozofion. Post ordinacio en 1770 li animzorgantis ne-urbe ekde 1774. En 1783 li iĝis helppastro en Salcburgo kaj predikisto je la katedralo de Salcburgo, en 1785 urba kapelano.

En 1787 li transprenis la estradon de la porpastra seminario de Salcburgo. En 1801 lia arkiepiskopa moŝto Hieronymus von Colloredo nomumis lin urbopastro kaj dekano de la kolegia konvento en la salcburgia enklavo Mühldorf am Inn. En 1803 Fingerlos iĝis ŝtatano de Bavarujo.

Inter 1804 kaj 1814 li lernejestris ĉe la Duka gimnazio Georgianum en Landshut kaj estis inter 1806 kaj 1814 en Landshut profesoro pri teologio pastorala. Estante adepto de raciismo kaj ŝatanto de Immanuel Kant li ekkonfliktis kun anoj de la movado romantikisma Landshuter Romantik kiuj kolektiĝis ĉirkaŭ episkopo Johann Michael von Sailer.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Wozu sind Geistliche da? Salzburg, 1800.
  • Versuch einer Pastorallehre, das ist einer Darstellung des Standespflichten des Geistlichen. München, 1805.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinz Marquart: Matthäus Fingerlos (1748–1817). Leben und Wirken eines Pastoraltheologen und Seminarregenten in der Aufklärungszeit. Göttingen: Vandenhoeck und Ruprecht, 1977. ISBN 3-525-87477-4
  • Josef Grötsch: "Die Versetzung des Salzburger Priesterhausregens Fingerlos nach Mühldorf". Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde, Band 97. Salzburg, 1957, p. 51–60.