Matthew Perry
Matthew Perry | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Matthew Perry | |||||
Naskonomo | Matthew Langford Perry | ||||
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1969 en Williamstown, Masaĉuseco | ||||
Morto | 28-an de oktobro 2023 (54-jaraĝa) en Los-Anĝeleso, Kalifornio | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Los-Anĝeleso vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Kanado vd | ||||
Alma mater | Ashbury College • The Buckley School • Lisgar Collegiate Institute vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | John Bennett Perry vd | ||||
Patrino | Suzanne Langford vd | ||||
Parencoj | Keith Morrison vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro • filmproduktoro • filmaktoro • scenaristo • aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1979–2022 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Friends vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Matthew Langford PERRY (la 19-an de aŭgusto 1969 - la 28-an de oktobro 2023) estis kanada - usona televida kaj kina aktoro kaj komikulo, kiu estis nomumita por Premio Ora Globo kaj kvin Premioj Emmy. Li estas plej konata pro portretado de la rolulo Chandler Bing en la sukcesa serialkomedio Friends.
Vivo[redakti | redakti fonton]

Perry estis naskita en Usono al kanadaj gepatroj, sed kreskis en Otavo, Kanado, kie li estis promesplena tenisisto; li estis por tempo vicigita numero 17 inter usonaj junioraj ludistoj. En la aĝo de 15 jaroj, li translokiĝis al Los-Anĝeleso kun sia patro, John Bennett Perry, kiu ankaŭ estas aktoro, kaj post mallonga tempo interesiĝis pri la aktora profesio. Li ricevis gravan rolon en la televidserio Second Chance (1987) kaj aktoras ekde tiam.
Li verkis membiografion Friends, Lovers, and the Big Terrible Thing.