Matthew Prior
| Matthew Prior | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Matthew Prior | |||||
| Naskiĝo | 21-an de julio 1664 en Londono | ||||
| Morto | 18-an de septembro 1721 (57-jaraĝa) en Wimpole | ||||
| Tombo | Abatejo Westminster | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio | ||||
| Alma mater | St John's College Westminster School | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto verkisto diplomato politikisto | ||||
| Aktiva en | Hago • Londono vd | ||||
| Aktiva dum | 1690–1721 vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Matthew PRIOR (n. la 21-an de julio 1664 en Dorset aŭ Middlesex ; m la 18-an de septembro 1721 en Wimpole) estis angla poeto, verkisto kaj diplomato de la Restariga epoko. [1][2]
Vivo kaj verkado
[redakti | redakti fonton]Prior gajnis la patronecon de la Grafo de Dorset kaj eniris la Universitaton de Kembriĝo en 1682. Tie li kunverkis kun Charles Montagu la poemon City Mouse and Country Mouse (1687), parodion de la verko Hind and Panther de Dryden.
Tiel Prior gajnis favorojn, kiuj enkondukis lin al la diplomatia kariero. En 1691 li fariĝis sekretario de la ambasadejo en Hago kaj en 1697 funkciis kiel sekretario ĉe la konkludo de la Paco de Rijswijk (fino de la Milito de la ligo de Augsburg).
Elektita al la Parlamento en 1701, Prior ŝanĝis al la Konservativuloj iom poste, kaj estis uzata en ĉiuj diplomatiaj intertraktadoj kun Francio de 1710 ĝis 1714, foje kiel sekreta agento, foje kiel ambasadoro.
Li estis forigita post kiam la Whig Partio ekregis kaj eĉ estis arestita de 1715 ĝis 1717. Li estis entombigita en la "Angulo de Poetoj" en Abatejo Westminster.
En 1718, Prior publikigis kolekton de poeziaj pecoj, en kiuj li montras sin kiel Horacian Epikuran laŭ sia vivkoncepto kaj socian poeton de granda merito, precipe rilate al la klareco kaj koncizeco de sia vortumo.
Li verkis odojn, amkantojn laŭ la spirito de la francaj chanson-poemoj, epistolojn, epigramojn kaj poeziajn rakontojn en la sama memindulga stilo kiel la Contes de La fontaine.
La poemoj de Prior estas konsiderinde diversecaj, ofte montrante brilan talenton. La plej ambiciaj, Salomon kaj Nut-Brown Maid, estis finfine la malplej popularaj. Alma, klara parodio de la stilo de Samuel Butler, estas rimarkinda ekzemplo de malpeza humuro kaj bone lokigitaj aludoj. Lia regado de la hendekasilaba pareto superas tiun de Jonathan Swift aŭ Alexander Pope.
La verkoj de Prior estis publikigitaj, interalie, en 1779, 1835 kaj 1892 kaj en selektaĵo kun enkonduko kaj notoj de A. Dobson en 1889. [3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Matthew Prior. poethunter.com. Alirita 18 September 2013 .
- ↑ Matthew Prior (1664–1721). literaryballadarchive.com. Arkivita el la originalo je 18 September 2013.
- ↑ Leopold George Wickham Legg, Matthew Prior: A Study of His Public Career and Correspondence, Cambridge University Press, 2010. pp. 2–3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Matthew Prior ĉe la 18ajarcenta Poezia Arkivo (ECPA)
- Luminarium: Matthew Prior Vivo, verkaro, eseoj, studaj rimedoj
- Matthew Prior-a Tombo, Westminster-a Abatejo
- La Matthew Prior Projekto, kompleta korespondado de Prior
- Poemoj de PoemHunter.com
- Citaĵoj
- Matthew Prior (1664–1721) — Vivo de Samuel Johnson de Matthew Prior

